23-a de junio: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→Eventoj: ultimato de Stalin reĵetita de pola registaro en ekzilo |
→Eventoj: NKVD-masakroj de polaj malliberuloj |
||
Linio 44:
** [[1940]]: Unua [[soveta okupado de Pollando]]: en okupita de [[Ruĝa Armeo]] pola urbo [[Vilno]] okazis lasta premiero de Pola Teatro - dum la milito la [[teatro]] montris 15 [[spektaklo]]jn
** [[Okcidenta Fronto (Dua Mondmilito)|Okcidenta Fronto]]: germanoj okupis [[Rochefort]], [[Royan]], [[Saintes]], [[Poitiers]] kaj [[Châteauroux]]; Meza Fronto: itala Armea Grupo "Okcidento" daŭre sensukcese atakis; en Francio aperis lasta numero de la [[pola]] revuo "Wiadomości Polskie" (Polaj Sciigoj) - fakte, kiel kutime, kelkajn tagojn pli frue; [[Hitler]] alvenis al konkerita [[Parizo]] kaj armistica delegitaro al [[Romo]] - negocado itala-franca komencita
** [[1941]]: [[Germana okupado de Pollando]]: '''unua [[Sovetunio|soveta]] aeratako per [[bombaviadilo]]j kontraŭ [[Varsovio]] - 34 personoj pereis kaj kelkdeko vundiĝis''' (entute ĉirkaŭ 1000 personoj pereis, kelkmil vundiĝis kaj 300 domoj tute detruiĝis); en [[Poznań]] germana sekureca servo notis [[spritaĵo]]n cirkulantan inter poloj: ''- Kiel nomiĝas infano, kiu ion ŝtelis? - [[Ŝtelisto]]. - Kion oni diras pri [[oficisto]], kiu ŝtelas? - Ke suferas pri kleptomanio. - Kaj kiel nomiĝas la tuta nacio, kiu ŝtelas? - [[Germanio]]''; [[Sovetunio|sovetaj]] regopovoj deportis de Vilno-regiono 10 mil personojn, kiun [[Wehrmacht]] konkeris; '''dum la germana [[fulmomilito]] kontraŭ [[Sovetunio]] komenciĝis [[malliberejaj masakroj de NKVD]], kiu pafmortigis en [[Lucko]] 2000 [[poloj]]n kaj [[ukraino]]jn''' ([[pastro]] Władysław Bukowiński mirakle evitas la morton)
** '''[[Orienta Fronto (Dua mondmilito)|Orienta Fronto]]''': direkte al [[Balta Maro]] germanoj okupis [[Liepāja]] kaj [[Priekulė]] - apud [[Raseiniai]] kaj [[Plungė]] soveta kontraŭatako de 12-a kaj 3-a Mekanigitaj Korpusoj; '''[[Slovakio]] deklaris militon kontraŭ [[Sovetunio]]'''; '''registaro de [[Hungario]] decidis rompi diplomatiajn rilatojn kun Sovetunio''', kie [[popolkomisaro]] de defendo iĝis [[Semjon Timoŝenko]]; en [[Moskvo]] [[kontraŭpolismo|kontraŭpola]] soveta verkisto [[Ilja Ehrenburg]] per radio neatendite alparolis pri la pola [[heroo|heroeco]]; [[Londono]]: armea generalo [[Władysław Sikorski]] ekparolis per radio pri rompo de hitlera-bolŝevika ligo, kio estas avantaĝa por Pollando, pri ebla kunlaboro kun Sovetunio, sed sub certaj kondiĉoj ([[cenzuro|cenzurita]] de [[Winston Churchill]]) kaj avertis pri germanaj instigoj kontraŭ [[judoj]]; pola 303-a Skadro de [[Ĉasaviadilo]]j venke batalis en [[Saint-Omer]]- regiono
** [[1942]]: '''[[Aranĝo T4]]: [[germanoj]] forveturigis al [[koncentrejo]] [[Aŭŝvico]] ĉirkaŭ 500 pacientojn de [[psikiatria hospitalo]] en Kobierzyn kaj tie ilin murdis'''; batal-[[milico|milicaj]] Formacioj de Polaj [[Socialisto]]j atencis kontraŭ [[gestapo|gestapejo]] en [[Varsovio]]
|