Vojaĝo al Kazohinio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova apartaĵo "Literaturaj modeloj" pri rilato kun Karinthy kaj Huxley
Linio 30:
 
=== Inter la behinoj ===
La behina kolonio similas al frenezulejo. Kiam hinoj montras nekuraceblan fiksiĝon al «neestantaj aferoj» aŭ nepraktikaj agoj, la aliaj hinoj internigas ilin en la beninejon. Tie la hinoj provizas la behinojn per manĝaĵo kaj vestaĵo, ne enmiksante sin en la disvolvado de tipaj behinaj «manioj». La behinoj parolas la hinan lingvon, sed kun la aldono de multaj vortoj kiujn Gulivero ne tradukas ĉar ne sukcesas kompreni. La vorto ''kave'', ekzemple, signifas ion similan al honto, sed anstataŭ sekson aŭ ekskrementon ĝi koncernas la manĝaĵon, kiun behinoj nomas per la eŭfemismo ''spiritualaĵo'', pro kio la signifo de la vorto''kave'' pli similas al «tabuo». Klarigi tiujn vortojn kondukas al malvirta cirklo; ekzemple: ia ago estas ''ketni'' ĉar oni devas ĝin fari tiel, kaj inverse, tialtiel oni devas ĝin fari ĉar ĝi estas ''ketni''.
 
Malkiel la hinoj, la behinoj ridas, kantas, babilas kaj salutas unu la alian, kaj Gulivero amikigas du behinojn, Zemoki kaj Zeremble. La behinoj havas kulturon, kiu mankas al la hinoj, kaj aferojn supraĵe similajn al arto, literaturo, historio, filozofio, mitologio kaj religio, sed ties karaktero ŝajnas al Gulivero kaprica, superstiĉa, malracia kaj nekomprenebla. La behinoj estas dividitaj en du ''behaoj'', kiuj senkompate malamas kaj batalas unu la alian por defendi la ''anebaojn'', aŭ primortindajn nemateriajn sanktaĵojn; la behao mem plu duoniĝas en blu-orelulojn kaj flav-orelulojn laŭ ilia adeptiĝo al la ideoj de la Lifto-Majstro. La kolonio estas [[teokratio]] regata de pastra elito, la ''betikoj'', kiuj konfiskas ĉies manĝaĵojn kaj redistribuas ilin laŭ sia kaprico; mono, salajroj kaj riĉuloj ekzistas. Gulivero spertas malsaton kaj malkomforton, kiujn li estis forgesinta inter la hinoj. Fakte la behinoj kredas ke ilin nutras ne la manĝaĵo sed la flavaj ŝtoneroj rite disdonataj de la betikoj; la betikoj ankaŭ rite bruligas la novajn vestaĵojn transdonatajn de la hinoj, dum ĉiuj hinoj devas vesti sin per ĉifonoj. Ĉiuj flankoj de la behina kulturo konfliktas kun la konstatebla realo kaj la praktikaj bezonoj de la vivo, ĉar laŭ la behinoj la homo havas ne nur okulojn sed ankaŭ ''bruhuon'', kiu estas pli grava.
 
Gulivero provas klarigi al la flavoreluloj la instruon de la Lifto-Majstro pri la utileco de liftoj sed ne estas komprenata. Li konkludas, ke la baza elemento de behineco estas la malamikado unu kontraŭ la alia; ĉiu grupo de behinoj havas propran ideologion el maniaĵoj, sed ili elcerbumas la maniaĵojn por la batalonbatalo mem, nur por diferenci inter si. Poste li provas komenci amrilaton kun behinino Zukrula, sed fiaskas ĉar ambaŭ seksojn obsedas perversioj kaj tabuoj koncernantaj manĝadon kaj ne tiom interesas ilin sekso kaj amo: behinoj pagas al behininoj por manĝi antaŭ ili anstataŭ por seksumado.
 
Fine eksplodas ''bukuo'' aŭ sankta eksterma milito inter la du behaoj. Ĝuste kiam la behinoj estis bruligontaj Guliveron sur ŝtiparo pro lia rifuzo partopreni, la hinoj intervenas. Tiam Gulivero konsilas al la hinoj okazigi balotadon inter la behinoj por apartigi tiujn dezirantajn bukuon disde la pacemuloj. Tamen la batalemuloj, anstataŭ ekstermi unu la alian, atakas Guliveron kaj volas ekstermi la rifuzintajn «perfidulojn». Tiam la hinoj denove intervenas kaj «ĉesigas» la batalantojn gasumante ilin.
Linio 46:
La evidenta influo de Swift ne atingas ĉi tiun romanon nun rekte, sed ankaŭ tra la modelo de hungara aŭtoro kaj tradukinto de Swift [[Frigyes Karinthy]], kies du romanoj ''[[Vojaĝo en Faremidon. Du Ŝipoj|Vojaĝo en Faremidon]]'' (1916) kaj ''Kapilario'' (1921) ankaŭ prezentas sin kiel «novaj vojaĝoj» de Gulivero; ĉar la unua prezentas utopian socion de robotoj dum la dua estas kontraŭvirina satiro, ili similas ne nur laŭ enhavo sed ankaŭ laŭ stilo al la du partoj de la romano de Szathmári. «Karinthy estis mia spirita patro», diris Szathmári, laŭ citaĵo de Dezső Keresztury en lia postparolo al la anglalingva eldono de Vojaĝo al Kazohinio.
 
Ankaŭ estas ofte rimarkigataj similecoj kun [[Brava Nova Mondo|''Brave New World'']] de la brita verkisto [[Aldous Huxley]], samtempulo de Szathmári, kies hungara traduko aperis en 1934. Kiel en tiu verko, kunekzistas du ege malsimilaj socioj, la unua tre evoluinta, la alia retrostaranta, ne intermiksitaj kiel ĉe Swift sed apartigitaj kiel ĉe Huxley. Tamen, Kereztury citas nean aserton de Szathmári: «Mi skribis vojaĝon al Kazohinio du jarojn antaŭ ol ''Brava Nova Mondo'' aperis. Mi ne povus imiti ĝin pli perfekte se mi estus provinta. Ĉiukaze estis mia bonŝanco ke mi ĝin imagis du jarojn antaŭe, ĉar ili tiel similas ke mi neniam estus tiel kuraĝa verki Vojaĝon al Kazohinio leginte ''Bravan Novan Mondon'' unue.» Krome estas ankaŭ grandaj diferencoj inter la du verkoj kaj ili estas fundamente malsamaj laŭ stilo, enhavo kaj celo.
 
== Literaturaj rimedoj ==