Vojaĝo al Kazohinio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 44:
 
== Literaturaj modeloj ==
La evidenta influo de Swift ne atingas ĉi tiun romanon nun rekte, sed ankaŭ tra la modelo de hungara aŭtoro kaj tradukinto de Swift [[Frigyes Karinthy]], kies du romanoj ''[[Vojaĝo en Faremidon. Du Ŝipoj|Vojaĝo en Faremidon]]'' (1916) kaj ''Kapilario'' (1921) ankaŭ prezentas sin kiel «novaj vojaĝoj» de Gulivero; ĉar la unua prezentas utopian socion de robotoj dum la dua estas kontraŭvirina satiro, ili similas ne nur laŭ enhavo sed ankaŭ laŭ stilo al la du partoj de la romano de Szathmári. «Karinthy estis mia spirita patro», diris Szathmári, laŭ citaĵo de Dezső Keresztury en lia postparolo al la anglalingva eldono de ''Vojaĝo al Kazohinio''.
 
Ankaŭ estas ofte rimarkigataj similecoj kun [[Brava Nova Mondo|''Brave New World'']] de la brita verkisto [[Aldous Huxley]], samtempulo de Szathmári, kies hungara traduko aperis en 1934. Kiel en tiu verko, kunekzistas du ege malsimilaj socioj, la unua tre evoluinta, la alia retrostaranta, ne intermiksitaj kiel ĉe Swift sed apartigitaj kiel ĉe Huxley. Tamen, Kereztury citas nean aserton de Szathmári: «Mi skribis vojaĝon al Kazohinio du jarojn antaŭ ol ''Brava Nova Mondo'' aperis. Mi ne povus imiti ĝin pli perfekte se mi estus provinta. Ĉiukaze estis mia bonŝanco ke mi ĝin imagis du jarojn antaŭe, ĉar ili tiel similas ke mi neniam estus tiel kuraĝa verki ''Vojaĝon al Kazohinio'' leginte ''Bravan Novan Mondon'' unue.» Krome estas ankaŭ grandaj diferencoj inter la du verkoj kaj ili estas fundamente malsamaj laŭ stilo, enhavo kaj celo.
 
== Literaturaj rimedoj ==