Winnetou I: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e kat
Linio 59:
''Vi konas lin ĉiuj – Winnetou, filo de estro de apaĉoj-meskaleroj. Lia nomo vivis en ĉiuj buŝoj, en ĉiu kabano, ĉe ĉiu tendarfajro. Li estis amiko kaj ŝirmanto de ĉiuj premitoj kaj senpardona batalanto kontraŭ senjusteco. Hodiaŭ tio sonas kiel fabelo, kio antaŭ jarcento estis ankoraŭ realeco, amara malmola realeco. Lasta senespera leviĝo de ruĝaj indiĝenoj kontraŭ blankaj konkerantoj. Senĉese pluen penetris pioniroj al okcidento. En iliaj spuroj aventuremuloj, banditoj kaj desperuloj. Apaĉoj estis al blankuloj amike klinitaj, malgraŭ tio estis ilia sorto siglita, ĉar ili proprumis tion, kion la entruduloj plej multe taksis – parcelojn kaj oron.''
 
Old Shatterhand inspektas veturilojn de Great Western, kiu konstruas fervojon. Survoje li interkonatiĝos kun Sam Hawkens kaj liaj amikoj. Ili estas atakitaj kun sia kolono farde de indianoj. Old Shatterhand konstatos, ke la konstruado de la fervojo kondukas tra teritorio de apaĉoj kaj li klopodas malhelpi la konstruadon. Sed interparolante kun Winnetou kaj Klekí-petra, alrajdas Santer kun banditoj, li pafmortigos Klekí-petron kaj Winnetou-on li kaptos. Old Shatterhand liberigos lin kaj kiel pruvaĵon li prenos ornamaĵon de Winnetou. En Roswell komencas batalo inter Old Shatterhand kaj la homoj de Santer, en kiun alrajdas Winnetou kun batalantoj. Weinnetou trafos Old Shatterhandon per tranĉilo en la kolon kaj li kunveturas lin kun si en la vilaĝon. Li komisios sian fratinon Nŝo-ĉi, por ke ŝi zorgu pri li. Ili enamiĝos unu la alian kaj Nŝo-ĉi klopodas persvadi la patron, por ke tiu savu lin. Old Shatterhand povas akiri per batalo sian vivon, li gajnas super estro Inĉu-ĉuna. Intertempe Nŝo-ĉi ekrajdas en Roswellon por lia jako, kie en maldekstra brustpoŝo estas ujo kajen ĝi pruvo pri la liberigo de Winnetou. Winnetou farigos Old Shatterhandon sia frato. Ĉar Nŝo-ĉi volas studi, apaĉoj forrajdas kun Winnetou, Old Shatterhand, Nŝo-ĉi kaj Inĉu-ĉuna al Nugget-tsil por oro. Sed Santer subaŭskultos ilianinterparolonilian interparolon, li subobservas ilin kaj pafmortigos Inĉu-ĉunon. Winnetou kun sia fratino klopodas rezisti al superforto, sed fine estas ankaŭ Nŝo-ĉi pafvundita. Kun helpo de Old Shatterhand apaĉoj sukcesos likvidi la banditojn kaj Santeron. Nŝo-ĉi mortas en la brakoj de Old Shatterhnad. La estro de apaĉoj fariĝas la juna Winnetou…Winnetou...
 
==Interesaĵoj el la fimigadofilmigado==
Iam okazis ŝercaj kontrastoj inter la agado en la filmo kaj faktoj sur filmejo, kiel kiam ekz. estis filmata sceno, en kiu Winnetou kaj Old Shatterhand laŭsange interfratiĝos. Ambaŭ herooj tranĉos sin en la antaŭbrakojn. La sango estas fluanta, la brakoj estas alproksimiĝantaj, ili tuŝos unu la alian, la sango estas intermiksiĝanta. Ili rigardos unu la alian, ĉio estas ŝargita per sentoj. Winnetou iom levos la voĉon: "Frato." Old Shatterhand respondos: "Frato." La rigardoj kuniĝos kaj Pierre kaj Lex eksplodos pro ridoj. "Stop!" La reĝisoro estis kolerega. Ili komencis denove. "Frato." – "Fra..." kaj denove ili eksplodis en nehaltigeblan atakon de rido. Reinl ruĝiĝis en la vizaĝo kiel tomato. Ili provis do filmigi tion ankoraŭ unufoje, sed apenaŭ iliaj antaŭbrakoj ektuŝis, ili estis tie, kie antaŭe. Reinl turniĝis al ili per la dorso kaj kolerigite foriris. Lex kaj Pierre promesis, ke ili trankviliĝos kaj poste ili filmos tiun ĉi scenon. Kaj vere – tio sukcesis.
 
Linio 68:
 
[[Kategorio:Filmoj de May]]
[[Kategorio:Filmoj aperintaj en 1963]]