Amputo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ligilo por nova artikolo. Mi konas, ke tiu povas esti tro humora por tiu ilo, malsame al aliaj lingvoj. Se vi povas trovi pli ĝustan nomon, vi povas alinomi ĝin dum labortagoj, aŭ skribi al mi
Linio 3:
'''Amputo''' estas demetiĝo de korpoparto (ekstrema korpoparto aux organo) pro [[vundo]] aŭ per [[ĥirurgio]]. Ĥirurgie oni amputas por deteni doloron aŭ disvatiĝon de malsana procezo de la afektata parto, kiel putriĝo aŭ kancero. Kelkaj amputiĝas ankaŭ pro belecaj kialoj. Okazas ofte ankaŭ, ke en riskaj situacioj homoj mem demetas membrojn akcidente malliberigitajn. La amputo povas esti kongenita: en tiaj kazoj la bebo naskis amputigigita. Oni nomas la kurtitan membron stumpo.
 
Depende de la okazoj, oni povas sukcese rekunigi la membron al la korpo. Se ne, homoj povas maksimume transmeti alikorpan membron aŭ uzi [[protezo]]n, ĉar [[mamula]]j membroj ne rekreskas. Por surhavi protezon la stumpo devas esti sendolora kaj ŝarĝebla. La ulo portas ŝtrumpon sur lia stumpo, tiu estas [[stumpŝrtumpo]].
 
Estas ofte, ke homoj sentas kvazaŭ sian perditan membron en ties loko antaŭa al la amputo, kio povas helpi pri adaptiĝo al protezo. Tiu fenomeno estas nomata [[fantoma membro]]. Laŭ diversaj studoj, inter 26% kaj 80% de amputitoj sentas fantoman doloron je la perditaj membroj<ref>Danièlle Probstner kaj Luiz Claudio Santos Thuler. [http://www.inca.gov.br/rbc/n_52/v04/pdf/revisao_literatura5.pdf ''Incidência e prevalência de dor fantasma em pacientes submetidos à amputação de membros: revisão de literatura'']. Kontrolo: 2007-08-11.</ref>.