Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 188:
 
Mi ne volas okupiĝi pri etnoj en Francio. En Hungario la problemo estas pli komplika kaj fari ordon por mi estis granda problemo en miaj artikoloj. Ekzemple [[Ferenc Liszt]] estis ĉiam dulingva (germana-hungara), sed li uzis konsekvence hungaran pasporton eksterlande. Ie mi legis vorton aŭstrohungaro, en miaj pli novaj artikoloj laŭ neceso mi uzis ĝin. Ofte mi uzis hungaria. Tamen la kategorio problemas, mi vidas, ke vi ne kontrolis mian modelan kategorion. Pli supre iu kontrolis mian kategorian serion, eĉ li donis solvon. Tio povas esti iu ajn, sed en tiu formo ne povas resti. Tio estas absurda, ke mi klakas al renesanca hungara poeto [[Bálint Balassi]] kaj mi alvenos al '''Slovakoj.''' Vi diris, ke tio signifas '''nun,''' sed tiam estu solvo, kiu ne slovakigas hungarojn. Mi ne volas krei por hungaroj pli novajn kategoriojn, tio estu farendaĵo de LIMR, kiu startis tian kategorion. Mi vidis ie atentigan tabulon ekzemple tie vivis ankaŭ germanoj kaj hungaroj dum la historio, ne nur slovakoj, ktp. Vi defendas nur LIMR, ĉar tio ne estas via problemo. Kion vi farus, se el rusa poeto kategorie vi atingus alian nacion? Sinc. --[[Uzanto:Crosstor|Crosstor]] ([[Uzanto-Diskuto:Crosstor|diskuto]]) 14:30, 12 jul. 2020 (UTC)
 
Mi citas aldonon de Goren, kiu havas interesan opinion:
:::Por esti validaj kaj utilaj, vikipediaj kategorioj ideale sekvu leĝojn de aroteorio, t.e. kategorio A estu subkategorio de B nur se ĉiuj anoj de A apartenas ankaŭ al B. Pro tio, ekzemple, [[:Kategorio:Slovakoj]] povas esti sub [[:Kategorio:Slavoj]], kaj tio ĉi estas tute logike valide. Sed okaze de Naskiĝintoj en Slovakio tio ĉi regulo ne sekvatas: nek ĉiu kiu naskiĝis en Slovakio estas slovako, nek ĉiu slovako naskiĝis en Slovakio. Kaj, kiel ofte okazas pro rompo de aroteoriaj reguloj, tio ĉi kaŭzas erarajn kaj paradoksajn rezultojn. [[Uzanto:Crosstor]] tutprave ofendiĝis kiam li trovis ke hungaraj famuloj naskiĝintaj en Bratislavo iĝis kategoriitaj kiel slovakoj, ĉar tio ĉi ja estas absurdo: ili ne estis slovakoj nek laŭ etneco, nek laŭ civitaneco (kaj tia civitaneco tiam eĉ ne ekzistis!)
:::Havi kelkajn kategoriojn por ĉiu lando, aliflanke, tute ne estas timiga, kaj se ili estos logike kaj aroteorie ĝustaj tio entute ne kaŭzos ĥaoson. Ĉiu vikipedio faras ĉi tion sen multaj problemoj.--[[Uzanto:Goren|Goren]] ([[Uzanto-Diskuto:Goren|diskuto]]) 15:58, 12 jul. 2020 (UTC)
 
Dankon, se vi legis ĝin. --[[Uzanto:Crosstor|Crosstor]] ([[Uzanto-Diskuto:Crosstor|diskuto]]) 03:23, 13 jul. 2020 (UTC)