Principo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
 
Linio 8:
Principoj divideblas en [[aksiomo|aksiomajn]] kaj [[sistemo|sistemajn]]:
 
# Aksiomaj principoj deklaras observonobservan legoxleĝon aŭ simple baziĝas sur la postulo de leĝo. En tiu-ĉi kazo ekzemple natura leĝo estas deklarita aparte fundamenta kaj metiĝas super aliaj naturaj leĝoj, aŭ certa konduta regulo metiĝas super aliaj kondukaj reguloj, kaj tiel aparte ĝeneraliĝas.
 
# En la kazo de sistemaj principoj, la difino de logika strukturo de sistemo egalas al la fomuligo de ties principo. Sistema principo ekzistas tiam, kiam certa efiko klare baziĝas sur la konstelacio de specifaj faktoroj, kiuj en la sama konstelacio ĉiam kreas la saman efikon. Tipe la principo ne difiniĝas per la sumo de ĉiuj eblaj partoprenaj faktoroj, sed per la kiom eble eta kvanto de faktoroj, kiuj kreas la efikon. Pro la rezulta simpleco la principo transporteblas de apliko en unu al apliko en ankaŭ aliaj sistemoj, kaj ofte troveblas en situacioj tre diversaj. En la praktiko, oni tiam parolas pri principo, kiam oni supozas kiel bazo de certa efiko superan leĝon aŭ klare difineblan superan regulon. Sed ĉar la proceso de ekesto de efiko tamen malpli bone difineblas ol la efiko mem, la principo ofte ricevas sian nomon laŭ la celita efiko kaj ne laŭ la laŭleĝa aŭ laŭregula proceso de ĝia ekesto.