Banataj ŝvaboj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''banataj ŝvaboj''' - [[germane]] ''Banater Schwaben'', [[rumane]] ''Șvabi bănățeni'' respektive simple ''șvabi'' - aŭ '''banataj germanlingvanoj''' estas (ĉefe) historia, etna kaj lingva malplimulto en la sudorienteŭorpa regiono [[Banato]], norde de la riverego [[Danubo]]. Ilia organo nomiĝas [[Banater Post]].
==Historio==
Kun aliaj germanlingvaj malplimultoj de la eksa orienta parto de la monarkio [[Aŭstrio-Hungario]] en partoj de la nunaj ŝtatoj [[Hungario]], [[Serbio]] kaj [[Rumanio]], trafluataj de la riverego Danubo, ili ekde la 1920-aj jaroj sumiĝis je la kategoria nomo "danubaj ŝvaboj", germane ''Donauschwaben'', kvankam laŭ deveno kaj lingva dialektaro la diversaj grupoj signife malsimilis. La prapatroj de la banataj ŝvaboj fare de la habsburga monarkio ekde la dua duono de la 17-a jarcento, la tempo post la [[30-jara milito]] kiu mizerigis multajn regionojn de centra Eŭropo, estis varbitaj el sudokcidenta Germanlingvio, ĉefe [[Frankonio]], [[Ŝvabio]], [[Virtembergo]], [[Badenio]], [[Alzaco]] kaj [[Loreno]] kaj setligitaj en la [[karpata baseno]] parte senhomigata post la milito de de la habsburga monarkio kontraŭ la [[Otomana Imperio]]. La regiono Banato ĝis la jaro 1918 kun la aliaj proksimaj setloregionoj de germanlingvanoj, la regiono [[Baĉka]] pli okcidente, parto de suda [[Hungario]] (nomata "ŝvaba Turkio", germane ''Schwäbische Türkei''), la regiono [[Slavonio]] kaj la regiono ĉirkaŭ la urbo [[Satu Mare]] (germane ''Sathmar'', nuna nordokcidenta Rumanio) apartenis al la monarkio Aŭstrio-Hungario. Post la [[Trianona traktato]] la pli granda orienta parto de la regiono Banato apartenis al la reĝlando Rumanio, iom malpli granda okcidenta parto de la regiono al la [[Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj]], ekde 1929 ''Reĝlando Jugoslavio'', kaj tutmalgranda parto en la nordo de la regiono, sude de la urbo [[Szeged]], al la [[Hungara reĝlando (1920-1946)|Hungara reĝlando]]. La ''banataj germanlingvanoj'' en ĉiuj tri regnoj devis lukti pri rericevo de minimuma kultura aŭtonomio, kaj post la [[Dua Mondmilitomondmilito]] preskaŭ ĉiuj estis fordeportitaj okcidenten, unue al Aŭstrio, de kie multaj pluvojis al Germanio, Usono kaj parte ankaŭ Francio. En Jugoslavio antaŭ la Dua Mondmilito vivis 500 000 germanlingvanoj, grandparte banataj ŝvaboj, nun laŭ taksoj estas malpli ol 10 000; en Rumanio - plejparte en la rumania parto de Banato okcidente kaj la najbara Transilvanio pli oriente, antaŭ la Dua Mondmilito temis pri sume 750 000 germanlingvanoj, grandparte banataj ŝvaboj kaj [[transilvaniaj saksoj]], el kiuj ankaŭ restis nur malgranda procentaĵo.
 
== Vidu ankaŭ ==