Václav Havel: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
→‎Ĉefrolulo prezidento: prezidento ĉeĥa
Linio 90:
En la unuaj monatoj post novembra revolucio Havel havis grandegan influon. Li rekte intervenis en la politikon, li destinis ties karakteron. En [[majo]] de [[1990]] nomumante politikistojn li klarigis en parolo: „Mi elektos homojn, kiuj dum jaroj rezistis al [[totalismo|totalisma]] reĝimo. Mi ne elektos tiujn, kiuj dum jaroj mensogis al ni, mi ne elektos tiujn, kiuj dum dudek jaroj atendis kaŝitaj…" Li plendis, ke ni (ĉeĥoj) ne kapablis energie disiri disde la pasinteco. Samtempe li mem subtenis la komunisman ĉefulon [[Marián Čalfa|Čalfon]], kiu tiom helpis lin en la vojo en Pragan burgon. Jam tiam li devis alfronti al riproĉoj de siaj geamikoj. Ili kritikis lin, ke la potenco influas lian personecon, ke li ĉesas regi sin. Havel ankoraŭ ne longe antaŭe proklamis, ke en la momento, kiam li konscios, kiel la potenco ŝanĝas lin, li tuj rezignos. Sed tio ne okazis.
 
Kaj kelkajn monatojn post tio ke li parolis nur pri laborprezidento, li kandidatiĝis al posteno de regula prezidento. Li defendis sin per tio, ke demokratiaj fortoj proponis lin, kaj ke lian eventuala rifuzo aspektus fuĝo el batalkampo aŭ perfido en eklaborita laboraĵo. Kaj tiel li estis somere de [[1990]] elektita prezidento la duan fojon. En [[julio]] de [[1992]] okazis plua prezidenta elekto. Sed slovakaj politikistoj ne subtenis Havelon kaj li abdikis. Fine li povis esti libera. Li ne uzis eblecon libere foriri el la politiko. Male. Al du jaroj kaj duono en funkcio de ĉeĥoslovaka prezidento li aldonis pluajn dek jarojn en rolo de prezidento ĉeĥa.<ref>(cs) PRECLÍK, Vratislav. Masaryk a legie (Masaryk and legions), váz. kniha book, 219 pages, first issue - vydalo nakladatelství Paris Karviná, Žižkova 2379 (734 01 Karviná-Mizerov, CZ) ve spolupráci s Masarykovým demokratickým hnutím (In association wiith the Masaryk democratic movement, Prague), 2019, ISBN 978-80-87173-47-3, sid. 24-25, s. 151, s. 157, s. 169, s. 184, s. 185</ref>
 
Li ja detiriĝis por iom da tempo el la politika scenejo, sed jam aŭtune li komencis dediĉi sin al debato pri naskiĝanta Konstitucio de Ĉeĥa Respubliko. Li komencis batali pri siaj estontaj leĝpovoj. Helpis lin lia aŭtoritateco, kiun li havis hejme kaj en la mondo. Kaj en [[januaro]] de [[1993]] li estis elektita la unua prezidento de la memstara ĉeĥa ŝtato.