Fátima-kapelo de Schardenberg: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 6:
Post kvin minutoj da piediro disde la paroĥuja kirko iam estis kapelo en kiu Sanktaj Petro kaj [[Mario Magdala]] veneritis ĉe eĉ pli malnova kultejo. La t.n. ''pagana ŝtono'' malantaŭ la kirko ankoraŭ atestas tion. Laŭdire predikis surloke ankaŭ la misiisto [[Severino el Noricum]].
 
Dum la festo de [[Ĉieliro]] en 1939 du diakonoj el Schardenberg estis ordinotaj pastroj katolikaj (el kiuj Anton Osterkorn estis lokulo) fare de lia episkopa moŝto [[Johannes Maria Gföllner]]. La nokton antaŭan fare de fiaj, [[nazioj|nacisocialismaj]] [[regna Laborservo|laborservuloj]] la ĉepreĝeja ornamo kaj la festoflagoj forŝiritis kaj deponitis en Fronwald-arbaro. La posttagmezon de la festotago la fideluloj protesteme en granda nombro alvenis je maja procesio. Malmulte post fulmotondro venis kaj fulmobato eniris la majan arbaron de sur la ĉefa bazarplaco kun tuja terenfalo de ĉiuj naziaj simboloj de ĝi. Samtempe fulmobato terenvenis je Fronwald-arbaro ĝuste tie kie la disŝiritaj ekleziaj flagoj kuŝis. Ne malmultaj konsideris tion dia juĝo.<ref>[https://www.dioezese-linz.at/pfarre/4372/diepfarre/kirchengeschichte/fronwaldkapelle/article/5836.html Fatimakapelle im Fronwald], diocezo Linz</ref>
 
Laŭ ordono de [[Gestapo]] paroĥestro Michael Mayr rezignu pri animozorgo surloke; post lia malobeo li devis forlasi la vilaĝon ka venis en la 4.2.1940 diakono P. Berthold Haberfellner SDS el la monaĥejo de [[Hamberg]]. En la 8.12.1942 papo [[Pio la 12-a]] konsekris la tutan mondon je la senmakula koro de Mario kaj la episkopoj tutmondaj sekvis lian ekzemplon. Vikario kapitula Josephus Cal. Fließer informis en oficiala laŭtlegota letero pri la mesaĝo de la Fatima kaj en la dimanĉo de la [[rozario]] 1943 la konsekro faritis en ĉiuj paroĥejoj de la diocezo. En Schardenberg Haberfellner treege engaĝiĝis en la preparo de la fideluloj - kaj le konsekrotago iĝis tuta konsekromonato. Tiel preparitis jam dummilite nova pilgrimoelano. Je la fino de junio 1944 letero skribitis al Enns (kie estis la ordenaj superuloj) kun la ideo havigi lokon specialan por implori la estiĝo de multaj, bonaj pastroj. Post kelkaj tagoj da necerto venis pozitiva respondo al Schardenberg. Kondiĉo estis ke la kapelo esti ankaŭ loko por preĝado por laikaj vokoj.
 
En 1945 fariĝis renovigo kaj la bildo de la [[maria (patrino de Jesuo)|Dipatrino]] ekĉefis. Pro kresko konsiderinda da pilgrimantoj la kapelo malnova baldaŭ evidentiĝis tro malspaca kaj deciditis faro de nova, pli ampla.