Glaciaĵo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Du tajperaroj korektitaj!
Linio 5:
[[Faraono]]j en malnova [[Egipto]] konis fruktosukojn fridigitaj de [[neĝo]]. Sed al glaciaĵo, kiun ni konas hodiaŭ, ĝi apenaŭ similis. Ni scias ankaŭ, ke angla reĝo [[Jakobo la 2-a (Anglio)|Jakobo la 2-a]] lasis serviri por si ion similan al glaciaĵo jam en la jaro [[1686]]. Karolo la 2-a, pli aĝa frato de Jakobo manĝis glaciaĵon ankoraŭ pli frue, en la jaro [[1660]] en sia [[Parizo|pariza]] ekzilo. Ni eĉ scias ankaŭ tion, ke ŝatanto de glaciaĵo estis ankaŭ prezidento de [[Usono]] [[George Washington]].
 
Produktadon de glaciaĵo verŝajne ebligis invento de [[Blasius Villafranco]] el [[Romo]]. En la jaro [[1550]] li inventis, ke eblas atingi punkton de frosto, se oni almetos al neĝo pecon de [[salpetro]] aŭ [[salo]]. Danke al tio li sukcesis produkti frostigitan kreman miksaĵon. La unua permana produktilo de glaciaĵo estis inventita en la jaro [[1846]]. En la jaro [[1851]] certa [[Jacob Fussell]], liveranto de lakto el [[Baltimore]], rimarkis, ke en certaj jarsezonoj [[lakto]]kremo ne estas tro aĉetata. Li eluzis tion kaj li komencis produkti el ĝi glaciaĵon. Li poste liveris ĝin ankaŭ al aliaj laktovendistoj. Li mem fariĝis fondinto de la unua fabriko de glaciaĵo. En [[Londono]] estis tia fabriko fondita en la jaro [[1870]] danke al kvanto de [[Italio|italaj]] almigrintoj, kiuj venis ĉi tien tiutempe. Ili baldaŭ fariĝis konataj vendistoj de glaciaĵo, kiujn oni nomis ''hokey-pokey men'', ĉar ili vokis itale ''Ecco un pocco'', kio signifas" "jen estas peco". Korneton por gaciaĵoglaciaĵo inventis itala almigrinto en Usonon, kiu nomiĝis Italo Marcioni kaj en la jaro [[1903]] li patentaspatentis ĝin. En [[Britio (lando)|Granda Britio]] glaciaĵo fariĝis vere populara en la jaro [[1922]], kiam [[Thomas Wall]], produktanto de kolbasetoj en [[Acton]], komencis havi problemojn, kiel okupi siajn laboristojn en someraj monatoj, kiam oni vendis la kolbasetojn multe malpli aktive. Li decidis produkti pakumitan glaciaĵon kaj li vendis ĝin malkare. Li havis senduban sukceson, malgraŭ tio ke vendejoj ne volis dekomence aĉeti lian produkton. Wall komencis vendi siajn varojn en stratoj el triradaj veturiletoj kun surskribo ''Stop me and buy one - Haltu min kaj aĉetu unu''. Tiutempe ankaŭ aperis frostigita kremo inter du [[vaflo]]j kaj en la 30-aj jaroj "glaciaĵoj sur ligneto". En la 40-aj jaroj glaciaĵindustrio "eksidis" kaj la produktado restis sen esencaj ŝanĝoj ĝis la 70-aj jaroj. Tiutempe tradicia glaciaĵo komencis cedi kun kresko de pakumitaj glaciaĵaj produktoj por grandaj magazenoj.
 
== Glaciaĵo en Brazilo ==