Wodyetia: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "'''''Wodyetia bifurcata''''', (ebla esperantigo '''vulpovosta palmo''', estas specio de palo en familio Arecaceae, hejma en Queensland, Aŭstralio. Ĝi esta..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:23, 31 jul. 2020

Wodyetia bifurcata, (ebla esperantigo vulpovosta palmo, estas specio de palo en familio Arecaceae, hejma en Queensland, Aŭstralio. Ĝi estas la sola specio de la genro Wodyetia kaj estas tre alloga palmo kun longaj (2-3m.) plumaspektaj folioj kaj ĝis 10m alta kun griza trunko. Ĝi produktas grandajn (proksimume grandecon de anas-ovo) oranĝajn fruktojn. Plejparto de la mondo ne konsciis pri la ekzisto de ĉi tiu 'sensacia' palmo ĝis 1978, kiam aborigeno alportis ĝin al botanikistoj kaj al atento de la mondo. Komence oni eĉ krime kolektis fruktojn, semojn de la palmo por vendi en la nigra merkato. Post disvastiĝo de la palmo dismonde tiu misagado ĉesis.

Priskribo

Infloresko: Tigo de blankaj floroj devenas de la bazo de la krontigo. Foliage: Variance of greenish colors; deep green to light green colors. Received its more commonly known Australian-English name from the appearance of its foliage, which is in a shape of a fox’s tail. Foliaro: Vario de verdaj koloroj; de profunda verdo ĝis helverdaj koloroj. Ĝi ricevis sian pli ofte konatan aŭstralian-anglan nomon pro aspekto de sia foliaro, kiu estas en formo de vulpovosto. Frukto: 2 colojn longa. De oliva verdo al verdo en la fruaj stadioj, oranĝe ruĝa kiam matura. Trunko: Simile al tiu de la reĝa palmo, trunko de la vulpovosta palma estas glata, maldika kaj mempuriga, atingante altecojn de ĉirkaŭ 9 m. La trunko havas ankaŭ tre ringan, de malhelruĝa ĝis malhelgriza koloro, kiu malrapide fariĝas pli blanka. La krontrigo de la vulpovosta palmo estas malhelverda, kaj kreskas el ties bazo.

Ekologio kaj habitato

La vulpovosta palmo estas hejma al la tre malgranda parto de Aŭstralio, originale dekorante la rokkovritajn, gruzajn montetojn de la montara sistemo Cape Melville, tute ene de la Nacia Parko Cape Melville. La areo estas rekonita pro sia riĉa biokultura diverseco.