Ekfirmao: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 14:
La kvinan lokon okupas la usona korporacio [[SpaceX]], fondita de la miliardulo kaj karismulo [[Elon Musk]]. Ĝia kosto estas taksata je 36 miliardoj da dolaroj.
 
Nun ĉiuj unukornuloj koncentriĝis je 29 landoj kaj sidas en 145 urboj. La unuan lokon okupas [[Pekino]], kie troviĝas ĉefsidejoj de 93 unikornuloj. Sekvas [[San-Francisko]] (68), [[Ŝanhajo]] (47), [[Nov-Jorko]] (33), [[Ŝenĵeno]] (20), [[Hangĝoŭo]] (20), [[Londono]] (16), [[Palo Alto]] (12), [[Nankino]] (11), [[Redwood City]] (10). El regionoj elstaras [[Silicia Valo]], kie funkcias 122 unukornuloj, kio konsisitigas 21% de la tutmonda unukornularo. Rimarkindas ke el 61 baratdevenaj unukornuloj du trionoj sidas ekster la lando (ĉefe en Silicia Valo) kaj nur 21 funkcias en [[Barato]]. Nur 58 unukornuloj troviĝas en [[Eŭropo]], el kiuj la plej granda estas la biofarmacia ekfirmao [[Roivant Sciences]] ([[Svislando]]), kies koston oni taksas je 7 miliardoj da dolaroj. Plejmulto de la eŭropaj unukornuloj rezidas en [[Britio]], kiu havas pli da ili ol [[Germanio]], [[Francio]], [[Svedio]], [[Hispanio]], [[Italio]], [[Rusio]] kaj [[Nederlando]] sume. Sur la kontinento la unuan lokon okupas [[Parizo]] kun 6 unukornuloj, kiun sekvas [[Berlino]] (5).
 
En 2020 al la listo aldoniĝis 58 usonaj kaj 38 ĉinaj ekfirmaoj. Ilin sekvas Britio, aldoninta ĉi-jare 24 unukornulojn, el kiuj la plej granda estas cifereca banko [[Revolut]] (6 miliardoj da dolaroj). La kvaran lokon laŭ nombro de unukornuloj okupas Barato, kies plej grandaj ekfirmaoj estas la elektronika pagsistemo One97 Communications (16 miliardoj da dolaroj), loĝserĉa servo [[OYO Rooms]] (8 miliardoj), ret-eduka servo [[BYJU’s]] (8 miliardoj) kaj taksio-servo [[Ola Cabs]] (6 miliardoj). Sekvas [[Sud-Koreio]] kun 11 unukornuloj, el kiuj 5 aldoniĝis lastjare kaj Germanio kun unukornuloj, inkluzive tri novajn. La sepan lokon kundividas du neproporciaj laŭ loĝantaro landoj: [[Israelo]] (8 unukornuloj, el kiuj 1 nova) kaj Brazilo (8, el kiuj 4 novaj). Sekvas Francio kun 7 unukornuloj (3 novaj) kaj Svislando kun 5 (2 novaj).