Monaĥeja bieno Alach: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 10:
En 1482 menciitis pli malnova senjorejo kiun anstataŭigis en la kuro de la tempo la nuna konstruaĵo. Temis pri rektangula kaj duetaĝa ejo el muraro el [[Masonaĵo|rompitaj ŝtonoj]] kun [[groptegmento]]. Oriente troviĝas kapelo ambaŭ etaĝojn pleniganta kiu lumigatas tra du altaj, gotikaj kaj ogivarkaj fenestroj. Tie okazis diservoj, baptoj, nuptoj kaj pilgrimoj. Po unu fojon por jaro la urbestro kaj la (nova) bienestro invitis la benediktanan abaton kaj ties delegacion je bankedo. Inspektadorajton havis la benediktanoj ĝis la 23.3.1803 ankaŭ pri la surloka Ulrich-kirko tiel ke instaliĝis la pastro de la komunumo Alach nur post konsento fare de la benediktanoj.
 
Pro ke la konstruaĵaro ege damaĝitis en 1664 post sieĝo fare de princelektisto [[Johann Philipp von Schönborn]] restaŭriĝo profunda necesis; tiam krome alvenis grenejo kaj en 1698, laŭ komisio de abato [[Nicolaus de Gouverneur]], nova aldonota bienejo. En 1713 la senjorejo alikonstruitis sub abato [[Placidus Casselmann]] kiel loĝejo por la luprentantoj. La Mariokapelo ricevis en 1715 orgenon konstruitan fare de la erfurtano [[Johann Georg Schröter]]. La [[sekularigo]] trafis brutale la bienon en la 23.3.1803 kaj en 1822 la [[prusio|prusia]] registaro vendis ĝin al privatulo. La kruco venis al [[Witterda]], la figuroj al [[Geisleden]] kaj la altaro enditise en 1818 al [[Lengenfeld]].
Blazono abata datumanta de 1698, kiu plibeligis garbejon en 1864 brulkonsumiĝintan, muntitis en 1923 supre de la kapela enirejo. La preĝejeto uzitis inter 1803 kaj 1948 kiel deponejo; post la alveno de multaj [[Forpelo de germanoj (1944–1950)|forpelitaj germanoj el Orienta Eŭropo]] post la [[Dua mondmilito]] ekpripensitis nova kaj digna utiligo liturgia [[katolika Eklezio|romkatolika]].
 
Je [[pasko]] 1950 la kapelo rekonsekritis fare de la ĝenerala vikario [[Joseph Freusberg]] kaj sekve investitis multe da mono fare de katolikaj fideluloj haltigi kadukiĝon. Post vendo al privatuloj en 1994 la sorto bienara remalklariĝis. La lasta diservo iĝis ja kristnasko 1994.
 
Je [[pasko]] 1950 la kapelo rekonsekritis fare de la ĝenerala vikario [[Joseph Freusberg]] kaj sekve investitis multe da mono fare de katolikaj fideluloj haltigi kadukiĝon. Post vendo al privatuloj en 1994 la sorto bienara remalklariĝis. La lasta diservo iĝis ja kristnasko 1994.
== Literaturo ==
* "Alach", ĉe: Georg Dehio, ''Handbuch Thüringen'', München-Berlin 1998