Sinestezio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Synesthesia.svg|eta|La ekzemplo kiu montras kiel sinesteziulo asociigas koloron al leteroj kaj numeroj.]]
'''Sinestezio''' (el la [[greka lingvo|greka]] σύν syn = kun , αἴσθησις aisthēsis = sensaco) estas [[neŭrologio|neŭrologia]] fenomeno en kiu du aŭ pluraj sensoj asociiĝas. Homoj kiu anoncas pri tiutio nomigasnomiĝas sinesteziuloj. Ekzemple en iuspeca sinestezio nomita sinestezio grafemo-koloroj, la literoj kaj la nombroj povas esti sentitaj kiel koloritaj. En alia tipo nomita "numera sinestezio" la nombroj estas aŭtomate kaj sisteme ligitaj al pozicioj en la spaco. En alia tipo nomita "sinestezio de vica/lingvistika personigo", la nombroj, semajntagoj, monatoj pensigas pri personoj. En aliaj tipoj la muziko kaj aliaj sonoj povas esti sentitaj kiel koloraj, aŭ havantaj apartan formon. Sinestezio implikanta formojn kaj kolorojn estas relative ofta, dum tiu implikanta gustojn kaj odorojn estas malofta.
 
Sinestezio estas ofta [[parolfiguro]] en [[literaturo]], ĉefe en poezio, ĉar foje la aŭtoro bezonas esprimi nefacile klarigeblan [[sento]]n kaj uzas la kunigon de du sentoj kaŭzitaj de diferencaj [[senso]]j por proksimume komuniki sian imagosenton (ekzemple "la dolĉo de via rigardo") aŭ aldono de sensosento al abstrakta koncepto (ekzemple "via dolĉa spirito"). Tre ofte tiuj sinestezioj estas uzataj ankaŭ en ĉiutaga parolmaniero (ekzemple "malmola sinteno", "milda muziko", ktp.).