Muzeo de la Varsovia Ribelo: Malsamoj inter versioj

esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
(esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj)
 
[[Dosiero:MPW Wall.JPG|thumbeta|leftmaldekstra|La Muro de la Memoro]]
[[Dosiero:Budynek Muzeum Powstania Warszawskiego 2017.jpg|thumbeta|Iama Tramo-Elektrocentralo, sidejo de la muzeo]]
[[Dosiero:Replika_liberatora.jpg|thumbeta|rightdekstra|B-24 Liberator de la Royal Air Force]]
[[Dosiero:Replika kanału Antresola Muzeum Powstania Warszawskiego.JPG |thumbeta|]]
'''Muzeo de la Varsovia Ribelo''' - historia muzeo en [[Varsovio]], aŭtonomia institucio de kulturo de la ĉefurbo Varsovio, fondita en 1983 kiel [[Muzeo]] kaj [[Arkivo]] de la Varsovia Ribelo, malfermita en 2004, enskribita en Ŝtata Registro de la Muzeoj (n-ro 81) en 2005. Dokumentas historion de la [[Ribelo de Varsovio]].
 
La muzeo lokiĝas en malnova Elektrocentralo de Urbaj [[Tramo]]j en la varsovia kvartalo - Wola.
 
Malfermita antaŭtage de la 60-a datreveno de la ribelo - la 31-an de julio 2004 - estas omaĝo de la varsovianoj por la batalantoj, kiuj ankaŭ pereis pro libera Pollando kaj ties ĉefurbo. La ekspozicio prezentas bataladon kaj ĉiutagecon de la ribelo fone de [[okupado]], montron de komplikita internacia situacio, postmilitan komunistan teroron kaj sortojn de la ribelantoj en la [[Pola Popola Respubliko]].
 
La muzeo okupiĝas pri scienc-esplora kaj eduka agado dediĉita al historio de la varsovia ribelo kaj atingoj de la [[Pola Partizana Ŝtato|Pola Subtera Ŝtato]]. Kolektas ĉion rilatan al tio. Laŭ iniciato de la muzeo oni malfermis Arkivejon de Historio Parolata kolektantan surbendigaĵojn kun la rememoroj de partoprenantoj de la ribelo.
La ekzpozicio estis akceptita pozitive flanke de recenzistoj kaj la [[publika opinio]] kiel noviga en la historio de la pola [[muzeologio]]. Profitante la plej novajn aŭdovidajn teknikojn ĝi permesas al interaktiva partopreno dum rigardo de eksponaĵoj.
 
== El historio de la konstruado ==
Dum multaj jaroj ekkonstruo de la muzeo estis neebla pro politikaj kialoj. Pri la bezono fondi ĝin oni diskutis jam en 1956, dum politika refreŝigo post morto de [[Stalin]]. Tamen neniu agado estis entreprenita ĝis 1981. Tiam oni starigis Socian Komitaton de Konstruo de la Muzeo pri Varsovia Ribelo kaj komencis kolekti memoraĵojn. Enkonduko de la [[milita stato en Pollando]] decembre 1981 paralizis agadon de la komitato.
La situacio ŝanĝiĝis en 2002, kiam prezidanto de Varsovio iĝis [[Lech Kaczyński]]. Li promesis al insurekcianoj, ke la muzeo estos konstruita por la 60-a datreveno de la ribel-eksplodo. En 2003 [[Jan Ołdakowski]] kune kun Paweł Kowal, Lena Dąbkowska-Cichocka kaj Joanna Bojarska prilaboris koncepton de la estonta muzeo. Julie de la sama jaro oni faris plej gravajn decidojn.
La 8-an de aprilo 2011 sur la [[fasado]] de la muzeo oni malkovris memortabulon al [[Lech Kaczyński]], faritan de nigra [[granito]], kun fandita de [[bronzo]] [[faksimilo]] de Lech Kaczyński, laŭ projekto de [[Andrzej Renes]].
 
== Direkcio de la muzeo ==
Direktoro de la Muzeo de la Varsovia Ribelo estas [[Jan Ołdakowski]] kaj liaj anstataŭantoj estas: d-ro Dariusz Gawin (ĉefo de la Instituto al Stefan Starzyński), Łucja Konopka (ekonomiaj aferoj) kaj d-ro Paweł Ukielski (esencaj aferoj).
 
== Ekspozicio ==
La ekspozicio troviĝas en teretaĝo, interetaĝo kaj la unua etaĝo sur la surfaco de pli ol 3000 m². Ĝin konsistigas preskaŭ 1000 eksponaĵoj, 1500 fotoj, pli ol 200 biografiaj kaj historiaj informoj, kaj ankaŭ mapoj, tabuloj, filmoj, kronikoj, aranĝitaj laŭ kronologi- kaj tem-ordo.
 
La ekspozicio prezentas historion de la varsovia ribelo ekde la [[invado en Pollandon|germana kaj soveta invadoj al Pollando]] septembre 1939, tra okupado, akcio "Tempesto", ribelpreparado, ties eksplodo kaj trapaso, internacia situacio de 1944, kreo de eksterleĝa [[komunismo|komunista]] registaro en [[Lublin]] ĝis sortoj de la insurekcianoj en la [[Pola Popola Respubliko]].
 
== Arkivo de Parola Historio ==
Oktobre 2004 estis komencita projekto pri la Arkivo de Parola [[Historio]], kies ĉefa celo estas fikso de la raportoj de kelkaj miloj de soldatoj de la [[Pola Enlanda Armeo]] – partoprenantoj de la varsovia ribelo, vivantaj hodiaŭ en Pollando kaj eksterlande.
 
Ĝis fino de 2009 la Arkivo intervjuis pli ol 2400 partoprenantojn de la varsovia ribelo. Ĉiuj raportoj estas fiksataj elektronike. Filmaj registroj estas laŭvice alireblaj en la muzea legejo, kaj parton da ili oni povas rigardi en [[YouTube]].
 
== Volontulado ==
Agado de la muzeo grandparte baziĝas sur laboro de [[volontulo]]j. Aktuale ĉ. 90 de ili nun kunlaboras. Inter ili estas [[gimnazio|gimnazianoj]], [[liceo|liceanoj]], [[studento]]j, personoj aktivaj profesie, sed ankaŭ [[pensio|pensiulo]]j kaj la ribelantoj mem, kiuj helpas en diversaj fakoj de la muzeo. Ili estas gvidantoj, surbendigas [[intervjuo]]jn kun ankoraŭ vivantaj ribelantoj, helpas en la Promoci-Fako, kunkreas [[edukado|edukad]]-projektojn kaj plenumas ofican laboron. Praktike ĉiu, kiu interesiĝas pri la Ribelo de Varsovio kaj volas pliprofundigi sian scion ne nur pri la historio, sed ankaŭ pri modernaj manieroj ĝin promocii povas fariĝi volontulo.
 
== Instituto al Stefan Starzyński ==
[[Instituto]] al [[Stefan Starzyński]] estas fako de la Muzeo de la Varovia Ribelo, kiu pere de edukaj programoj, esploraj kaj eldona agado popularigas scion pri Varsovio, koncentriĝante antaŭ ĉio pri la plej nova historio de la ĉefurbo kaj pri problemoj ligitaj kun ĝia disvolvo.
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Anatemitaj Soldatoj]]
* [[Monumento de Varsovia Ribelo]]
* [[Monumento al Eta Insurekciano en Varsovio]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.1944.pl/ http://www.1944.pl – Oficiala retpaĝo de la Muzeo de la Varsovia Ribelo]
* [http://youtube.com/1944pl Arkivo de Parola Historio en YouTube]
* [http://www.1944.pl/historia/powstancze-biogramy/ Ribelaj biografioj]
* [http://www.1944.pl/o_muzeum/o_nas/instytut_stefana_starzynskiego Instituto al Stefan Starzyński]
 
{{Commons|Category:Muzeum Powstania Warszawskiego}}
{{Bibliotekoj}}
 
 
[[Kategorio:Varsovia ribelo]]
171 988

redaktoj