Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 58:
 
Kara Surfo, kial forstrekis vi mian aldonon, pri kiu la termino [[Papilioj]] estas uzata ne nur pri [[Lepidoptera]] sed ankaŭ pri [[Heterocera]]? Ĉu oni diras kaj eĉ verkas en la sama artikolo la esprimojn: '''tagaj papilioj''' kaj '''noktaj papilioj'''? Sekvas ke se taga papilio estas papilio, nokta papilio estas do papilio--[[Uzanto:DidCORN|DidCORN]] ([[Uzanto-Diskuto:DidCORN|diskuto]]) 17:24, 19 aŭg. 2020 (UTC)
 
:{{u|DidCORN}} La kialo estis dirita en la redaktoresumo de mia ŝanĝo:
 
:"ĉiuj Heterocera apartenas al Lepidoptera = papilioj; cetere, la nomo 'Heterocera' ne plu apartenas al moderna klasifiko de Lepidoptera"
 
:Via aldono do havis nenian signifon, ĝi aldonis nenian informon, nur la ekstersisteman sciencan nomon "Heterocera", kiu estas nur parto de Lepidoptera. Same bone vi estus povinta aldoni, ekzemple, "foje uzata ankaŭ pri flavaj papilioj". Nia vorto "papilioj" idente egalas al (la nenecesa vorto) lepidopteroj (Lepidoptera). Eĉ PIV samopinias pri tio, ke "lepidopteroj" estas sinonimo de "papilioj". "Heterocera" ne apartenas al la nuna nomenklatura sistemo, sed ĝi estis (ne plu scienca) nomo por unu neklare difinita grupo de papilioj, do subgrupo de Lepidoptera.
 
:Eble vin konfuzas la Angla lingvo, en kiu "Lepidoptera" signifas "butterflies and moths" (=papilioj), dum ekzemple en la Germana "Lepidoptera" = "Schmetterlinge" (=papilioj). Estas ĝuste la grupo "moths", kiu ne havas bonan sciencan difinon, sed estas foje nomata "Heterocera".
 
:Se vi volas prilabori la artikolon, plej bone estus kunigi la artikolojn [[Lepidoptera]] kaj [[Papilioj]] kaj meti ĉion sub la titolon "Papilioj". --[[Uzanto:Surfo|Surfo]] 10:34, 20 aŭg. 2020 (UTC)