Orvin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-==Eksteraj Ligiloj== +== Eksteraj ligiloj ==)
esperantigita ŝablono (Referencoj), formatigo de buloj, formatigo de titoloj, +Projektoj, +Bibliotekoj
Linio 18:
}}
 
== Pri la komunumo ==
'''Orvin''' (en la [[germana lingvo]]: ''Ilfingen'') estis ĝis la 31-a de decembro [[2009]] komunumo de la [[distrikto Courtelary]] kaj ek de la 1-a de januaro [[2010]] komunumo de la [[administra distrikto Berna Ĵuraso]] en [[Kantono Berno]], [[Svislando]]. Ĝi havis 1192 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
 
== Geografio ==
Orvin situas 3 kilometrojn nordokcidente de la urbo [[Bielo]] en valkaldrono sudoriente de la [[Ĵurasa Montaro|ĵurasa]] kresto de [[Chasseral]]. La komunumo Orivin konsistas el la vilaĝoj Orvin, [[Jorat]] (sur alteco de 749 m [[s.m.]] orientsudoriente de Orvin) kaj [[Les Prés-d'Orvin]] (sur alteco de 1069 m [[s.m.]] sur la kresto de Chasseral, okcidente de Orvin, kiu konsistas grandparte el feriloĝejoj kaj semajnfinaj domoj).<ref>Fonto: [http://map.geodataviewer.admin.ch/geodatenviewer.php?x=582959&y=223343 Reta mapo 1:20000 de Swisstopo]</ref>
 
Linio 27:
<ref>Fonto: [http://www.bfs.admin.ch/bfs/portal/de/index/themen/02/03/blank/data/gemeindedaten.html Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011]</ref>
 
== Najbaraj komunumoj ==
La komunumo Orvin limas en nordo al [[Sonceboz-Sombeval]], en nordnoriento al [[La Heutte]], en nordoriento al [[Péry]], en orientnordoriento al [[Plagne]], en okcidento al [[Vauffelin]], en sudoriento al [[Bielo]], en sudsudoriento al [[Evliard]], en sudo al [[Lamboing]], en okcidento al [[Nods BE|Nods]], en nordokcidento al [[Corgémont]].
 
== Trafiko ==
La komunumo Orvin situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la vojo nr-o 1325 de [[Frinvilier]] al [[Lamboing]], krome de Orvin kondukas la vojo n-ro 1350 al Eviliard kaj Makolino. La plej proksima alveturejo al la [[svisa aŭtovojo A16]] situas 5 kilometrojn oriente de la komunumo en Frinvilier. Per [[poŝtaŭto|poŝtaŭtolinio]] al Bielo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
 
== Historio ==
La unua dokumenta mencio de Orvin datiĝas el la jaro [[866]] kiel ''Ulvinc''. Pro donaco de la reĝo Rudolfo la 3-a de Burgonjo Orvin en la jaro 999 fariĝis havaĵo de la Princepiskopo de Bazelo. En la jaro [[1295]] Orvin fariĝis memstara Senjorujo, kiu ĝis la 14-a jarcento kiel episkopa [[feŭdo]] apartenis al la Senjoroj de Orvin, kaj tiam al la familio d'Orsans, la senjoroj de Rondchâtel. Post ties formorto Orvin refariĝis havaĵo de la princepiskopo de Bazelo kaj la majoro de Bielo fariĝis la vokto de Orvin.<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D269.php ''Christine Gagnebin-Diacon'': ''Orvin'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2010-09-21)]</ref> De [[1797]] ĝis [[1815]] Orvin kun la tuta iama Senjorujo Erguel apartenis al la Deperatemento Mont Terrible kaj poste al la Departemento [[Haut-Rhin]] de [[Francio]] kaj poste en 1815 per la [[Viena Kongreso]] estis atribuita al [[Kantono Berno]].<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D8439.php ''Anne Beuchat-Bessire'': ''Erguel'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2005-11-15)]</ref> Okaze de la fondiĝo de [[Kantono Ĵuraso]] la loĝantaro de la komunumo Orvin voĉdonis en la jaroj [[1974]] kaj [[1976]] dufoje favore al restado ĉe [[Kantono Berno]].<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D8464.php ''Anne Beuchat-Bessire'': ''Courtelary (oficdistrikto)'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2005-03-08)]</ref>
 
== Notoj kaj referencoj ==
<references />{{Referencoj}} <!-- Helpo : http://eo.wikipedia.org/wiki/Helpo:Referencoj kaj piednotoj -->
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
* [http://www.orvin.ch Oficiala retejo de la komunumo Orvin]
{{komunejokat}}
{{Komunejokat}}
 
<!---
 
== Bildoj ==
<gallery>
</gallery>
---><br />
{{Navigilo:Komunumoj de la administra distrikto Berna Ĵuraso}}
{{Navigilo:Komunumoj de la distrikto Courtelary}}
{{Bibliotekoj}}