Alfred Michaux: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
e Alfred MICHAŬ movita al Alfred Michaux: minuskligo
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Alfred MICHAUX''' (miŝo), franco, [[advokato]]. Naskiĝis en la [[5-a de julio]] [[1859]] en [[Clenleu]] (apud [[Boulogne-sur-Mer]]). Mortis [[1937]] en Boulogne. Advokatestro en Boulogne. Tre agema, prezidis societon por infanoj laŭleĝe punindaj; okupiĝas pri sportoj, ktp. Li studis kaj povis paroli la „[[Neo-Latin]]“ de Courtonne. Li estis varbita al Esperanto de [[Louis de Beaufront]]. La unua kongreso en Boulogne dum [[1905]] restos lia gloro. Li iniciatis preparis kaj sukcesigis ĝin. En la [[7-a de aŭgusto]] okazis en [[Calais]] kunveno de 120 Esperantistoj. Kelkaj proponis, ke tian feston oni rekomendu en la venontaj jaroj. Tiam Michaux ekkriis: „Nu, mi invitas vin la venontan jaron en Boulogne por vera, grava Esperantista Kongreso“. Tiu historia frazo estas la fonto de niaj [[UK]]-j. Dum la unua [[UK]] li gastigis [[L. L. Zamenhof|Zamenhof]]. lia praktika senco kuraĝigis la Majstron kaj efike helpis al la granda sukceso kaj al la decidoj alprenitaj. Michaux viciĝis inter la plej varmaj kaj agemaj propagandistoj de tiu epoko. Li faris sennombrajn paroladojn en [[Francio|Francujo]] kaj ankaŭ en [[Belgio|Belgujo]], [[Nederlando]], [[Britio|Britujo]]: Li prezidas la [[Societo Internacia de Juristoj Esperantistaj|Societon Internacian de Juristoj Esperantistaj]]. Li opiniis, ke en kelkaj medioj (ekz. [[kuracisto]]j) oni ne povas sukcesigi alian lingvon ol la latinan, kaj li proponis utiligi latinon simpligitan „[[Romanal]]“. Tiu provo ne havis sukceson. Krom multaj artikoloj en francaj ĵurnaloj li verkis: Kun Boulet:, [[Nouvelle methode pour apprendre seul l' Esperanto]]', [[1905]]. ,[[Libera Evolucio aŭ Akademio]]', [[1908]]. ,[[Catechisme de l' Esperanto]]'.
#REDIRECT [[Alfred MICHAUX]]
 
Li estis ano de [[Academia pro Interlingua]].
 
{{EdE|M}}
 
 
 
[[Kategorio:Esperantistoj]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1859|M]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1937|M]]