Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rubujeto (diskuto | kontribuoj)
Rubujeto (diskuto | kontribuoj)
Linio 11:
Saluton! En nia Vikipedio formiĝis propraj tradicioj, inkluzive tiuj pri skribado de datoj, do bonvolu ne kontraŭi ilin. En Esperanto ekzistas tradicioj pri lingvouzo, do "direktoro" estas "direktoro" — ne "direktisto" kaj homo "naskiĝas", ne "estas naskita". Bonvolu estimi Esperanton kaj sekvi ĝiajn tradiciojn. Se tia arbitra fuŝado kaj des pli nuligado de korektoj de viaj fuŝoj ripetiĝos, mi devos forbari vian konton por protekti Vikipedion kontraŭ tiu vandalismo. [[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 05:02, 19 sep. 2020 (UTC)
 
:Saluton kara! Mi opiniis, ke via nomo ''RG72'' estis vikipedia roboto! Ni nun povas diskuti pri viaj '''3 rimarkoj'''. '''Unue''' vi skribis pri "tradicia lingvouzo" kaj poste vi riproĉas al mi la uzadon de la vorto "direktisto". Ĉu vi rimarkis, ke estas la asocio de la radiko "direkt-" kaj de la sufikso "-isto" ? La kombinaĵo estas ĝusta kaj vi trovas tiun vorton en PIV. Laŭ mi ĝi estas pli konforme laŭ la vortfarado de la lingvo. Mi tute komprenas, ke vi legis la vorton "direktoro" en la libroj de Zamenhof, sed mi opinias ke "direktisto" estas en la lingv-spirito : "Uzu malpli vortojn, sed pli kombinaĵojn". '''Due''' vi preferas la uzado de la sufiksan vorton "naskiĝis" ol la pasivan formon "estis naskita". Mi konsentas, ke la unua formo estas pli simplesimpla. Ĉu la duan fojon vi ne rimarkis, ke mi anstataŭigis "estis naskita la XX-an" per "naskiĝis je la XX-a" ? Fakte, la akuzativo post verbo, kiu havas la sufikson "-iĝ", estas tre strange! Rigardu en PIV : neniu fraz-ekzemplo montras la akuzativon, ĉar laŭ la defino de tiun sufikson : "ĝi povas sekve esprimi tute egale agon pasive toleratan (spegulo rompiĝas) aŭ aktive faratan de la subjekto sur sin mem (mi sidiĝas)". Do mi komprenas vin, sed diri ke ekzistas "tradiciojn pri lingvouzo" kaj tiel oni ne devas uzi la pasivan formon "estis naskita", estas kontraŭgramatike. '''Fine''', ĉu vi estis serioza, kiam vi skribis "mi devos forbari vian konton por protekti Vikipedion kontraŭ tiu vandalismo" ? Mi skribas vikipediajn artikolojn kaj mi generale akceptas rimarkon, sed neniun kondamnon, kiu ne permesas al mi plibonigi ilin. Ĝis. --[[Uzanto:Rubujeto|Rubujeto]] ([[Uzanto-Diskuto:Rubujeto|diskuto]]) 08:00, 19 sep. 2020 (UTC)