Abraham Ŝlonski: Malsamoj inter versioj

1 bitokon forigis ,  antaŭ 6 monatoj
e
gramatiko
e (gramatiko)
 
'''Abraham ŜLONSKI''' ([[hebree]] '''אברהם שלונסקי''', ''Abraham Ŝlonski'', {{lang-ru|Авраам Шлёнский}}, ''Avraam Ŝljonskij'', en [[angla]] transskribo de la rusa literumo ''Avraham Shlonsky'', naskiĝis la [[6-an de marto]] [[1900]] en la vilaĝo Krjukovo (ruse Крюково, hebree קריוּקוֹבוֹ, tiam en la [[Rusia Imperio]], nun en [[Ukrainio]], mortis la [[18-an de majo]] [[1970]] en [[Tel-Avivo]]) estis signifa [[verkisto]], [[tradukisto]], [[ĵurnalisto]] kaj [[eldonisto]] en la [[hebrea lingvo]].
 
Li naskiĝis al [[ĥasidismo|ĥasidisma]] familio en la vilaĝo Krjukovo, gubernio [[Poltavo]], proksime de la urbo [[Kremenĉuk]]. Lia patro apartenis al la ortodoksa ĥasidisma grupiĝo ''Ĥabad'', kaj lia patrino estis [[Rusia revolucio de 1905|rusa revoluciulino]]. Kiam ŝi estis graveda kun ŝiasia sesa infano, kaj ŝi kaŝis kontraŭleĝajn afiŝojn sur ŝia korpo, la kvin-jara knabo Abraham senintence informis pri tio, kondukante al ŝia aresto. Kvar el liaj gefratoj estis [[mirinfano]]j, inter ili lia pli juna fratino, la komponistino kaj pianistino ''Verdina Ŝlonski''. En 1913, kiam li havis 13 jarojn, li estis sendita al Otomana Palestino por studi en la prestiĝa hebrea gimnazio ''Herclija'' en Tel-Avivo. Kiam en 1914 la Unua Mondmilito eksplodis, li revenis al sia familio.
 
En 1921, la tuta familio moviĝis al Palestino. La patro laboris kiel magazena direktisto kaj fabrika librotenisto en [[Ĥajfo]]. Avraham estis manlaboristo, pavimante vojojn kaj laboranta en konstruo kune kun aliaj membroj de la tria ondo de hebrea enmigro en Palestinon. Li aliĝis al socialisma juda konstrubrigado kaj helpis establi [[kibuco]]n en la [[Valo de Jizre'el]]. Li edziĝis al ''Lucia'' sed kondukis sekretan aferon kun ''Mira Horowitz'', la edzino de amiko kaj kolego. Ŝi havis filon kun li en 1936.