Baziliko de Sankta Eŭlalia de Merida: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e - tajperaro
Linio 4:
Laŭ fakuloj, ĝi estis la unua kristana templo starigita en [[Hispania]] post la Paco fare de la imperiestro [[Konstantino]]; tiu preĝejo estis konstruita kiel martira como [[baziliko]] memore de [[Eŭlalia de Merida|Sankta Eŭlalia de Merida]]; pro tio ĝi iĝis, dum la komenco de la [[Mezepoko]], loko por pilgrimadoj kiuj venis ekde la Okcidenta Eŭropo kaj ekde Nordafriko; samtempe la novaĵo pri la martirigo la poste nomita sanktulino disvastiĝis tra la tuta romia imperio kaj danke al ŝisj relikvoj oni starigis nombrajn preĝejojn ĉefe en Okcidenta Eŭropo.<ref>[http://parroquiadesantaeulaliademerida.blogspot.com.es Parroquia de Santa Eulalia de Mérida.] Konsultita la [[20an de decembro]] de 2014.</ref>
 
La nuna preĝejo estis konstruita en la [[13a jarcento]], sur la sama loko de la origina baziliko kaj reuzante kelakjnkelkajn iamajn materialojn, post la kristana konkero (''reconquista'') de Mérida fare de la reĝo [[Alfonso la 9-a]]. Restoj de la iama baziliko kaj aliaj restoj de tia epoko (kripto kaj [[prakristana arto]]) estis videblaj sub la nivelo de la nuna planko de la aktuala preĝejo kaj tra vitraĵo.
 
Aparta interesa konstruelemento en la atrio de la baziliko estas la konservita fama “Hornito” (forneto), plej populara konstruaĵo de la tuta urbo rilate al la adorado al la Martirino Eŭlalia. Laŭ la tradicio ĝi staras sur la loko kie suferis martirigon la juna meridana. Reale temas pri aparta kapelo starigita por ke la pilgrimantoj povu preĝi je iu ajn horo sen neceso aliri al la interno de la preĝejo bazilika. Elstaras la restoj reuzitaj de [[romia templo]] dediĉita al [[Marso (dio)|dio Marso]] kie facile povas ankoraŭ esti legata la surskribo: ''MARTI SACRVM VETTILIA PACVLI'' (dediĉita al Marso fare de Vettilia, edzino de Páculo).