28-a de aprilo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: 1952-kompletigo
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{KalendaroAprilo}}
{{aprilo}}
La '''28-a de aprilo''' estas la 118-a tago de la jaro (119 en superjaroj) laŭ la [[gregoria kalendaro]]. 247 tagoj restas.
 
Je la 28-a de aprilo okazis, interalie:
Linio 15:
* [[1512]]: Pola-litova [[soldulo|soldulestro]] Konstanty Ostrogski supervenkis [[krime-tataroj]]n en batalo de Wiśniowce ([[Ternopila provinco]]), liberigante de mallibero dekkelkaj miloj de personoj
* [[1611]]: '''[[Filipinoj]]: Universitato de [[Sankta Tomaso]] en [[Manilo]] fondiĝis''' - la plej malnova seninterrompe funkcianta en la [[Azio|azia]] kontinento
* [[1738]]: '''Papo [[Klemento la 12-a]] kondamnis [[framasonismo]]n en sia [[buleo (papo)|buleo]]''' ''In eminenti apostolatus specula'' - malpermesante al [[katolikismo|katolikoj]] aliĝon sub la minaco de [[ekskomuniko]]
* [[1788]]: [[Marilando]] fariĝis la 7-a ŝtato de [[Usono]].
* [[1789]]: [[Oceanio]]: proksime al insularo [[Tonga]] okazis [[Ribelo sur la Bounty|ribelo sur la brita mararmea ŝipo]] ''[[Bounty]]'', kiu ekspediciis serĉe de [[panarbo]] - kapitano [[William Bligh]] kun 18 fidelaj maristoj estis devige [[boato|enboatigitaj]] eknavigante al insulo [[Timoro]]
Linio 33:
* [[1925]]: [[Internacia Ekspozicio de Modernaj Dekoraj kaj Industriaj Artoj]] komenciĝis en [[Parizo]], de kies nomo devenas la termino [[Artdekora stilo]]
* [[1939]]: Dum parolo en [[Reichstag]] '''[[Adolf Hitler]] nuligis la polan-germanan deklaron el 1934 pri ne[[agresemo]]''' kaj la britan-germanan pakton pri limigo de mara armado el 1935
* [[Dua mondmilito]] en [[Pollando]] kaj la mondo:
** [[1940]]: Soveta [[NKVD]] arestis 32 junajn [[poloj]]n en [[vojevodio]] Stanisławów (nun [[Ivano-Frankivsk]]) dum provo transiri [[landlimo]]n kun [[Hungario]]
** [[Nov-Jorko]]: "Nowy Świat" ([[Nova Mondo]]) informis, ke en [[Meksik-urbo]] dum la lastaj semajnon aperis du hispanlingvaj broŝuroj pri germanaj kruelaĵoj en Pollando; dum germana aeratako al [[Molde]] norvega reĝo [[Haakon la 7-a (Norvegio)|Haakon la 7-a]] kun sia filo demonstracie dum bombado ekstaris sub [[betulo]], kiu poste iĝis [[simbolo]] de la [[norvega rezistmovado]] kontraŭ la [[Operaco Weserübung|germana invado]]; papo [[Pio la 12-a]] sendis mesaĝon al [[Benito Mussolini]] petante lin ne militiri - [[Galeazzo Ciano]] skribis en sia [[taglibro]]: ''La reago de Duce estas frida, skeptika kaj [[sarkasmo|sarkasma]]''; registaro de [[Norvegio]] anoncis la staton de [[milito]] kun [[Germanio]]
Linio 41:
** [[Orienta Fronto (Dua mondmilito)|Orienta Fronto]]: [[Ruĝa Armeo]] alinomis Transkaŭkazan Militaran Areon al Transkaŭkaza Fronto; en [[Novgoroda provinco]] germana 16-a Armeo reakiris kontakton kun ĉirkaŭita grupiĝo
** [[1943]]: '''Germanaj regopovoj fondis en [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]] [[divizio]]n [[SS (organizaĵo)|SS]]-"Galizien" konsistantan el miloj de [[ukrainoj]]'''; en [[malliberejo]] de [[Katowice]] germanoj [[ekzekuto|ekzekutis]] 11 personojn; [[Holokaŭsto]]: [[Gestapo]] sendis de [[Bjalistoko]] 490 personojn al [[koncentrejo Stutthof]] (ene de [[Libera Urbo Dancigo]]); germanaj regopovoj en periodo de la 11-a de marto ĝis la 28-a de aprilo [[deportado|deportis]] de Varto-Lando al [[trudlaboro]] en [[Francio]] 18 115 polojn; Delegito de Registaro por la Lando [[Jan Stanisław Jankowski]] forĵetis proponon de kunlaboro kun Pola Laborista Partio, transdonitan antaŭ aresto de profesoro [[Jan Piekałkiewicz]]
** Invitita de germanaj regopovoj '''grupo de internaciaj spertuloj pri [[jurmedicino]] kaj [[kriminologio]] alvenis al [[Katin]], sub gvido de hungara eminenta [[patologio|patologo]] [[Ferenc Orsós]]''' - membroj de la komisiono estis poste serĉataj kaj murdataj de [[stalinismo|stalinistoj]] kiel atestantoj kaj pruvintoj de la [[komunista krimo|soveta krimo]] de polaj oficiroj (kelkdeko de miloj da [[militkaptito]]j sekrete [[masakro de Katin|enterigitaj en pluraj mortokavoj]]); nokte de la 28-a/29-a de aprilo Aviado de Fora Atingo atakis [[Kaliningrado|Królewiec]]
** [[1944]]: '''Germanaj amasmurdoj''': [[Ordnungspolizei|Germanaj policoj]] pafmortigis en Budy Zosine ([[distrikto Grodziski (Mazowiecki)|distrikto Grodziski]]) ĉirkaŭ 40 polojn, en [[Tomaszów Mazowiecki]] 30, revenĝe pro mortigo de 3 germanaj soldatoj fare de la [[Pola Rezistomovado]], apud [[Chełm]] 25 kaj en 2 aliaj lokoj po 10; 3-a brigado de [[Pola Enlanda Armeo]] frakasis apud Turgiele (oriente de [[Šalčininkai]]) litovan batalionon de polico; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el areo [[Krasnystaw]] atakante armean trajnon eksplodigis fervojan ponton - [[lokomotivo]] kun 3 [[vagono]]j elreliĝis, 30 germanoj pereis kaj 4 [[partizano]]j, kelkaj vundiĝis; en arbaroj de [[Parczew]] komencita koncentriĝo de partizanaj taĉmentoj de Popola Armeo de Norda [[Lublinio]] (ĝis la 5-a de majo)
** '''Apud [[Kalmar]] surteriĝis germana [[aviadilo]] kun du polaj aviadistoj, kiuj [[trudlaboro|trudlaboris]] apud [[Vroclavo]]''' - post ŝanĝo de vestoj al germanaj [[uniformo]]j kaj per ruza akiro de la aviadilo ili sukcesis fuĝi al Svedio, kie estis internigitaj; [[aviado]] de [[Aliancanoj]] atakis [[aerodromo]]jn de [[Parizo]]
** [[1945]]: Unuoj de la pola 1-a Kirasita Brigado kun [[Ruĝa Armeo]] konkeris Malnovan Urbon en [[Gdańsk]]
** [[Orienta Fronto (Dua mondmilito)|Orienta Fronto]]: '''en [[Berlino]] komenciĝis stratbataloj''' - trupoj de 47-a Armeo batalis pri Kladow; en [[Okcidenta Pomerio]] trupoj de 2-a Belorusa Fronto okupis [[Eggesin]], [[Torgelow]], [[Pasewalk]], [[Strasburg]] kaj [[Templin]]; 2-a gvardia Kirasita Armeo apogata i.a. de 2-a Artileria Brigado de [[Haŭbizo]]j de Pola Soldataro ekregis signifan parton de [[Charlottenburg]], 3-a Sturma Armeo purigis Moabit ([[Berlin-Mitte]]), 8-a Gvardia Armeo ekbatalis en [[Schöneberg]]; [[Supra Luzacio]]: apud [[Bautzen|Budziszyn]] pola-soveta grupiĝo reĵetis germanan provon trarompi 1-a Ukrainan Fronton; '''[[koncentrejo Dachau]] ekribelis'''; Itala fronto: novzelanda 2-a Infanteria Divizio atingis [[Padovo]]n, liberigitan de partizanoj, usona 1-a Kirasita Divizio atingis [[Lago de Como|lagon Como]], [[Itala Rezistado]]: en Giulino di Mezzegra (komunumo [[Mezzegra]]) '''komunistaj partizanoj ekzekutis [[Benito Mussolini]] kaj lian amatinon [[Clara Petacci]]''' dum ilia provo fuĝi al [[Svislando]], poste en [[Milano]] la korpo de Mussolini estis pendigita kun la kapo malsupren; partizanaj taĉmentoj okupis [[Bergamo]]n, eniris al [[Torino]], [[Cuneo]] kaj [[Aosto]], ankaŭ [[Venecio]] ekribelis; en [[Moskvo]] amasadoroj de Pollando kaj [[Itala Reĝlando]] subskribis interkonsenton pri reciproka helpo kaj zorgo al siaj civitanoj sur la fremdaj teritorioj; Balkana Fronto: norde de [[Istrio]] taĉmentoj de jugoslavaj partizanoj liberigis [[Občina Ilirska Bistrica|Ilirska Bistrica]]; registaro de [[Jugoslavio]] decidis agnoski registaron de albana generalo [[Enver Hoĝa]] kaj ligi diplomatiajn rilatojn; [[Okcidenta Fronto (Dua Mondmilito)|Okcidenta Fronto]]: trupoj de franca 1-a Armeo eniris al [[Vorarlberg]], kaj de la usona 7-a Armeo okupis [[Augsburg]]; Birma Fronto: okcidentafrika 82-a Kirasita Divizio okupis Taungup ([[Raĥine]]) - fino de japana restado sur [[Arakana arbartestudo|Arakana]] marbordo
* [[1947]]: '''Norvega esploristo [[Thor Heyerdahl]] [[floso|ekflosis]] kun 5 skipanoj sur ''[[Kon-Tiki]]'' en [[Pacifiko]]n''' por pruvi, ke [[Peruo|peruaj]] [[indiĝeno]]j povus [[setlado|setligi]] [[Polinezio]]n
* [[1947]]: '''Operaco "[[Vistulo]]" komenciĝis''' - de sudorientaj teritorioj de [[Pollando]] komunistaj regopovoj dum 3 monatoj [[setlado|setligis]] al [[Regajnitaj Teritorioj]] ĉ. 140 mil [[ukrainoj]]n pro ilia helpo al terorismaj [[Ukraina Ribela Armeo]] kaj [[Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj]], dum la operaco oni pafmortigis aŭ arestis ĉ. 1500 [[banderanoj]]n
* [[1951]]: [[Mohamed Mosadek]] iĝis ĉefministro de Irano
* [[1952]]: [[Stalinismo]]: pola komunista Plej Supera [[Militkortumo]] kondamnis al morto grupon de antaŭmilitaj [[oficiro]]j de armea [[konspiro]] kune kun [[kolonelo]] Franciszek Skibiński, ĉefa [[akuzisto]] Stanisław Zarakowski - precize 4 jarojn poste aperis komuniko pri t.n. proceso de generaloj kaj ilia rehabilitigo
* [[1952]]: '''[[Packontrakto de San-Francisko]]: [[okupacio de Japanio]] fare de [[Aliancanoj]] finiĝis'''
* [[1952]]: En [[Tajpeo]] oni subskribis [[pactraktato]]n inter [[Tajvano]] kaj [[Japanio]]
* [[1953]]: Filo de [[Jozef Stalin]] Vaslilij estis arestita kun riproĉo pri malkaŝo de sekretaj informoj al eksterlandaj diplomatoj kaj [[kalumnio|kalumniado]] de sovetaj gvidantoj
* [[1956]]: [[Supera Soveto de Sovetunio]] forigis specialan statuson la [[deporto|deportitaj]] popoloj
* [[1965]]: [[Usona Terarmeo]] invadis [[Domingo]]n por sufoki komunistan [[ribelo]]n kaj retirigi usonajn civilulojn
Linio 83:
* [[1602]]: [[Tokugawa Yorinobu]], japana [[daimio]] (m. [[1671]])
* [[1676]]: [[Frederiko (Svedio)|Frederiko]], reĝo de Svedio el [[dinastio Hesio]]-Kaselo (m. [[1751]])
* [[1753]]: [[Franz Karl Achard]], germana kemiisto, fizikisto kaj biologo ellaborinta [[sukero|suker]]fabrikadan metodon el [[sukerbeto]]j (m. [[1821]])
* [[1758]]: [[James Monroe]], prezidento de Usono, konata de la [[doktrino de Monroe]] (m. [[1831]])
* [[1765]]: [[Sylvestre François Lacroix]], franca matematikisto, lernanto de [[Gaspard Monge]] (m. [[1843]])
Linio 141:
*[[1858]]: [[Johannes Peter Müller]], germana pionira fiziologo, anatomo kaj zoologo, edukisto de [[Ernst Haeckel]], [[Hermann von Helmholtz]], [[Theodor Schwann]], [[Rudolf Virchow]], [[Wilhelm Wundt]] (n. [[1801]])
* [[1865]]: [[Samuel Cunard]], kanada-brita ŝipposedanto, fondinto de la kompanio [[Cunard Line]] (n. [[1787]])
* [[1889]]: [[Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin]], rusa verkisto, [[satiro|satiristo]] kaj publicisto (n. [[1826]])
* [[1900]]: [[Franciŝak Baguŝeviĉ]], belorusa prozisto kaj poeto, unu el fondintoj de la moderna [[belorusa literaturo]] (n. [[1840]])
* [[1903]]: [[Emile Lombard]], frua [[franca esperantisto]], doktoro pri [[filologio]] promociinta esperanton en sia revuo (n. nekonata)
Linio 160:
* [[1992]]: [[Francis Bacon (pentristo)|Francis Bacon]], irlanda impresionisma artisto kaj pentristo (n. [[1909]])
* [[1897]]: [[Péter Rajka]], hungara inĝeniero, entreprenisto (n. [[1807]])
* [[2001]]: [[Irén Orosz]], hungara ĵurnalistino, verkistino (n. [[1907]])
* [[2002]]: [[Ruth Handler]], usona entreprenistino pol-juddevena, kreintino de la [[pupo (ludilo)|pupino]] ''Barbie'' (n. [[1916]])
* [[2004]]: [[E.L.M. Wensing]], nederlanda entreprenisto kaj esperantisto, gvidanto de [[Kurso de Esperanto|Esperanto-kursoj]], estrarano de [[UEA]] kaj [[honora membro de UEA]] (n. [[1913]])