Alberto Couto Fernandes: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e formatigo
eNeniu resumo de redakto
Linio 73:
Tiun egalan humoron li montris al la esperantistoj, kiuj longe malaperis de niaj vicoj. Kiel oni scias, la aktiveco de la plimulto de la esperantistoj estis intermita - ili venas kaj reiras, ili aperas kaj malaperas - pro kompreneblaj kaŭzoj tial, ke evidente ĉiu devas perlabori sian vivon kaj ĉiuj havas siajn proprajn problemojn solvendajn. Couto Fernandes akceptis tiujn forkurintojn kun ĝojo, eĉ pli granda, ol se ili neniam estus malaperintaj. Li salutis la revenanton kun feliĉa rideto: "Ho! jen la malŝparema filo!"
 
El la unuaj jaroj Couto Fernandes kutime portis kuracistan valizon, en kiu li havis informan materialon por konvinki ĉiujn personojn. Pri tiu valizo mi kopias spritan pecon el raporto skribitan de [[João Batista de Melo e Sousa|Melo Sousa]] pri la vespermanĝo okazinta la 7-an de Junio 1910.
 
Terure, timiga estas la valizo de D-ro Couto Fernandes. Ĉio kio rilatas Esperanton, ne nur en Brazilo, sed ankaŭ en la tuta mondo,
Linio 103:
Sed en tiu mallonga periodo - unu monato - lia penso estis plena de Esperanto. Sub la oksigena tendo li parolis pri nia lingvo kaj varme volis interrilatiĝi kun la aliaj estraranoj de B.E.L. por doni klarigojn kaj instrukciojn.
 
Lia morto konsternis la brazilan esperantistaron. Oni prave povis timi, ke nia Movado tute ĉesos en Brazilo, same kiel okazis en Ĉilo pro la morto de [[Sepúlveda Quadra]], kaj en Peruo. Nia Movado multe dependas de la instiganto, kaj kiam ĉi tiu malaperas, ankaŭ la laboro ĉesas. Kelkaj samideanoj tuj komprenis la grandegan danĝeron kaj streĉis siajn fortojn: [[Irani Baggi de AraújoAraujo]], [[Caetano Coutinho]], [[Maria do Amaral Malheiro]], [[Getúlio Soares de Araújo]], precipe pretigis helpi al la eventuala nova prezidanto, kaj tiel la brazila Movado daŭris sub la konstanta inspiro de la agado de Couto Fernandes, kiun ni sekvis seninterrompe por certigi al nia lando ĝian elstaran pozicion en la mondo esperantista. Aliaj kuniĝis al tiuj batalantoj de la unuaj malfacilaj horoj, kaj ni venkis la danĝeron.
 
Strato en la urbparto Laranjeiras, kie li loĝis kaj mortis, memorigas lian nomon al la urbanoj en Rio de Janeiro. Ankaŭ en São Luiz, lia naskiĝurbo, ekzistas strato kun lia nomo.