So Jinsu: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
'''SO Jinsu''' (서진수, naskiĝis la [[8-an de marto]] [[1956]]) estas [[Sud-Koreio|sud-korea]] esperantisto kaj profesoro pri [[ekonomiko]] de Universitato Kangnam, en [[Jongin|Yongin-si]], Gyounggi-do, Koreio. Li doktoriĝis pri ekonomiko per la disertacio "Teorio pri Ekonomia Paniko de Klasika Eskonomistaro" post doktoriga kurso en Superuniversitato Dankook en Seulo, Koreio. Li tradukis "Jurisprudence" de klasika ekonomikisto Adam Smith en korean lingvon, en 2005. Aliaj verkoj rilatas al kulturekonomiko kaj belarta merkato. La libro "Dansaekhwa" estas lia verko kaj redakto pri korea belarta grupo de 1970aj jaroj.
 
Li eklernis Esperanton en 1969 dum lernanto de mezlernejo Choongdong. En la jaro 1973, li jam fondis esperantan grupon por lernantoj en Seulo, ELSAM, Esperantista Ligo de Seulaj Altlernejoj kaj Mezlernejoj. Kiel la universitatano de 2 universitatoj Chosun en Gwangju kaj Kukje en Seulo, li fondis kaj gvidis esperantajn klubojn kaj okazigis klasojn por studentoj kaj urbanoj. En 1970aj kaj 80aj jaroj li okazigis diversajn eventojn kaj renkontiĝojn de Esperanto en la kadro de esperantistaj universitatanoj en Koreio kaj Japanio.