Urbo de mortintoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:14, 27 nov. 2020

"Urbo de la Mortintoj", ankaŭ la kriptaro de Dargavs[1] estas komplekso de surgrundaj kaj duone subteraj kriptoj de la jarcentoj 14 - 18 proksime al la vilaĝo Dargavs[2] en Norda Osetio. La plej granda komplekso de ĉi tiu tipo en la tuta regiono de Norda Kaŭkazio[2] (krom Norda Osetio, kriptaj tombejoj renkonteblas en Kabard-Balkario, Inguŝio kaj Ĉeĉenio).

Urbo de mortintoj
vdr

La unua scienca priskribo de la "Urbo de la Mortintoj" apartenas al Praskovja Uvarova. Esplorado kaj elfosado estis faritaj en la 1920-aj jaroj de Leonid Semjonov[3], en 1934 de la usona esploristo G. Field kaj aliaj, plej rimarkeble de Vitalij Tmenov en la dua duono de la 20-a jarcento[2].

Priskribo

 
Turaj kriptoj deproksime
 
La fasado de duon-subtera kripto. Dekstre de la aperturo estas truo por malŝlosi la internan riglilon de la pordo, supre dekstre estas ardeza breto de nekonata celo

La komplekso konsistas el 95 kriptoj, konstruitaj el krude prilaboritaj grandaj ŝtonoj per kalka mortero[2]. La eksteraj muroj estas kutime gipsitaj, ilia dikeco estas de duona metro ĝis 0,75 m[2]. La kriptoj estas de du grandan grupon — duon-subteraj kaj surgrundaj tur-formaj.

La duon-subteraj kriptoj havas signifan kapaciton, la interna ĉambro longas ĝis 8 metrojn[2]. Interne oni aranĝis lignan plankon kun iometa deklivo al la aperturo ("fenestro"), foje estas dunivelaj duon-subteraj kriptoj[2]. La tegmento estas kutime plata[2].

La tur-formaj kriptoj estas multnivelaj (kutime trietaĝaj), kun lignaj traboj, ripozantaj sur haltoj enkonstruitaj en la masonaĵo[2]. Iuj el ĉi tiuj kriptoj havas plurajn aperturojn ĉe malsamaj altecoj por aliro al malsamaj niveloj, kutime unu aperturo po fasado (krom la norda). La tegmento estas dudekliva aŭ kvardekliva, kun multaj elstarantaj ardezaj bretoj, pintitaj per konike detranĉita ŝtona supro[2]. Pro la multaj niveloj en la kriptoj kaj la plurtavolaj entombigoj, ĉirkaŭ dek mil homoj estas entombigitaj en la malgranda komplekso[4].

La kriptaro estas konstruita ĥaose, sen planado, la konstruaĵoj estis masonitaj laŭbezone apud la antaŭe konstruitaj kriptoj, lasante spacon por trapasi inter ili[1]. Ne estas unuformeco en la orientiĝo de la fasadoj, kvankam aperturoj kutime estis aranĝitaj en la flankoj de la strukturo, sur kiujn falis la sunlumo (orienta, suda aŭ okcidenta muro)[1]. La aperturoj de la kriptoj kutime fermiĝis per ligna pordo aŭ taŭga ŝtono por malebligi la penetron de humido kaj bestoj, intertempe la maniero, kiel la riglilo kun interna seruro sur la pordo funkciis, restas nekomprenita (spuroj de la riglilo konserviĝas en la masonaĵo, sed ne la pordoj kaj ne la mekanismo mem)[2].

La entombigoj estis de tri tipoj. Plej multnombraj estas la malfermitaj (sen ĉerkoj) — la korpo de la mortinto estis enportita tra aperturo de kripto kaj lasita sur la ligna ferdeko aŭ super la antaŭe lasitaj korpoj; viraj kaj inaj korpoj estis kunmetitaj; tiaj entombigoj plej multas en la komplekso[2]. Malfermitaj entombigoj estis anstataŭigitaj per entombigoj en boatformaj trogoj, oftaj en la malfrua mezepoko ankaŭ ĉe svanoj kaj inguŝoj[2]. La trogo estis farita el unu dika ŝtipo dividita en du duonojn kaj kavigita en la interna parto per hakilo: la mortinto estis metita en duonon, kovrita per la alia kaj ligita per feraj krampoj[2]. Ĉi tiu kutimo povas esti asociita kaj kun la kutimo entombigi la mortintojn sur arboj (registrita en Okcidenta Kaŭkazo), kaj kun la funebra rito en vera boato, ofta inter diversaj popoloj, inkluzive de la antikvaj slavoj[3][2]. En la kriptoj de la "Urbo de la Mortintoj" estas ankaŭ postaj entombigoj en lignaj ĉerkoj, kunmetitaj de tabuloj juntitaj je tenonoj sen uzo de najloj[2]. En du duon-subteraj kriptoj (n-ro 56 kaj n-ro 73) troviĝis entombigoj en ŝtonaj kestoj, kutime ne trovitaj ene de la kriptoj[2] (sed abundaj ekstere).

Entombigo en kriptoj estis praktikita de altlandanoj de Centra Kaŭkazio, kune kun entombigo en ŝtonaj kestoj, inkluzive de pluraj tiaj entombigoj trovitaj sur la teritorio de la "Urbo de la Mortintoj" apud la kriptoj [2] . Inter la klarigoj por la transiro de entombigo de mortintoj en la tero al entombigo en kriptoj estas la manko de tero en la montaro, la kulto al prapatroj, la religia malpermeso de enterigo (la influo de Zarathuŝtrismo), socia tavoliĝo, la komplekseco de la aranĝo de katakombaj tombejoj en ŝtonriĉa tereno kaj aliaj hipotezoj[2]. La uzo de kriptoj tute ĉesis nur meze de la 19a jarcento, kiam ĉiuj osetoj transiris al enterigo en ĉerkoj[2][1].

En la Dargavsa kaldrono estas ankaŭ katakombaj (subteraj) entombigoj, karakterizaj por la alanoj de la frua mezepoko.

Arkeologiaj trovaĵoj

La studo de la kriptaro apud la vilaĝo Dargavs donis al sciencistoj pli ol 1600 trovaĵojn. Inter la artefaktoj estas ceramikaĵoj, vitro (fabrikitaj en Rusia imperio, precipe multaj boteloj kun jara produktado de 1816 ĝis 1825), lignaj pladoj kaj tasoj, ligna infana sledo (37 cm longa, 26 cm larĝa), tranĉiloj, raziloj kaj aliaj metalaj objektoj, vestaĵoj kaj ŝuoj[2].

La trovitaj artefaktoj bone konserviĝis pro la sekaj kondiĉoj de la kriptoj, precipe kompare kun la objektoj, kiuj troviĝas en la subteraj tomboj. Tamen la kriptoj, pro ilia facila alireblo, estis prirabitaj, sciencistoj trovis la objektojn en senorda miksita stato[1][1], kio malfaciligis studi socian diferencigon kaj datadon[3].

Turismo

"Urbo de mortintoj" dum multaj jaroj estas unu el la ĉefaj vidindaĵoj de la Respubliko Norda Osetio, altirante atenton de turistoj. Ĉe la enirejo al la kriptaro vendiĝas biletoj (100 rubloj en 2020), memoraĵoj, laboras ĉiĉeronoj.

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Дзаттиаты 2002.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 2,13 2,14 2,15 2,16 2,17 2,18 2,19 2,20 Тменов 1979.
  3. 3,0 3,1 3,2 Семёнов 1948.
  4. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj (07.07.2016).

Literaturo

  • Дзаттиаты Р. Г. Культура позднесредневековой Осетии. — научное. — Владикавказ: Ир, 2002. — 432 с. — ISBN 5-7534-0275-5.
  • Семёнов Л. П. Арехологические разыскания в Северной Осетии. — ИСОНИИ, т. XII. — Дзауджикау, 1948.
  • Тменов В. Х. «Город мёртвых». (Позднесредневековые склеповые сооружения Тагаурии). — Орджоникидзе: Ир, 1979. — 151 с.
  • Тменов В. Х. Зодчество средневековой Осетии. — Владикавказ: РИПП им. В. А. Гассиева, 1995. — 437 с.