Juda problemo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
Kun la divastiĝo de kristanismo en la Romia imperio ekde la [[4-a jarcento]], kaj ĝia proklamo al ŝtata religio (per la [[edikto de Tesaloniko]], la sinteno kiun ĝis tiam tenis la romianoj kun la judoj radike ŝanĝiĝis kaj iom post iom falis la favoraj leĝoj. De tiam fakte komencis disvastiĝi tiu kontraŭeco antaŭe religia kaj poste rasa kiu, laŭ iuj historiistoj, kuŝas ĉe la bazo de la juda problemo.<ref>Persekutoj kontraŭ la judoj, reale, estis okazintaj ankaŭ antaŭe en landoj kiuj poste, almenaŭ parte, fariĝos teritorioj de la Imperio: la Biblio mem aludas al kontraŭjudaj persekutoj rakontente la historion-legendon de [[Ester (Biblio)|Ester], kaj ankaŭ aliaj biblieroj, kiel [[Judita]], aludas al interpopolaj persekutoj kontraŭ judoj. Aŭtoroj paganaj informas pri popolaj tumultoj kontraŭ judoj en la Alta Egipto kaj Aleksandrio en epoko antaŭ Kristo. [[Jozefo Flavio]] tion en la libro [[Judaj antikvecoj]] (Ιουδαϊκή Αρχαιολογία, lat. Antiquitates Judaicae) ŝajnas mencii tion.</ref>
 
Kristanismo akuzis judojn pri la morto de Jesuo, kiu tamen, [[Sankta Petro|apostolo Petro]] atribuis al ilia nescio,<ref>[[Agoj de la Apostoloj]] 3, 17 ''(Kaj nun, fratoj, mi scias, ke vi agis de nescio, kiel ankaŭ viaj regantoj).'' </ref> Kaj persekutoj kontraŭ la unuaj judaj kristanaj komunumoj, ene kaj ekstere de [[Palestino]] (oni vidu la procesojn kontraŭ [[Sankta Paŭlo]] antaŭe en Korino - Agoj 19 – kaj poste en Jerusalemo, pro kio li fine devis apelacii al la romia Imperiestro por sin liberigi el la konsekvencoj de la akuzoj de judoj ĉe la romia lokaj aŭtoritatoj. Agoj kaj epistoloj pri tio atestas</ref>. Laŭ historiistoj, tiuj akuzoj certe povis influi la postan sintenon de kristanoj rilate juĝojn.
 
Ĝis la [[11-a jarcento]] la sociaj, politikaj kaj ekonomiaj postefikoj restis ĉirkaŭlimigitaj ĉar rilate tiun epokon ne eblas paroli pri planita persekuto kaj vastigita antijudismo. Rimarkindas ankaŭ nemaloftaj kulturaj interŝanĝoj, inter kristanoj kaj judoj, rilate bibliajn studojn.