Jarmila Rýznarová: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
hodiau forpasis
verkaro
Linio 5:
'''Jarmila RÝZNAROVÁ''' <nask. URBANOVÁ, edz. RYBÁČKOVÁ> (naskiĝis la [[13-an de decembro]] [[1929]] - mortis la [[5-an de decembro]] [[2020]]) estis ĉeĥa esperantistino, estinta prezidantino de la [[Klubo de Esperantistoj D-ro Schulhof Pardubice]] kaj de [[AEH]], de la jaro 1970 delegatino de [[UEA]] por [[Pardubice]] kaj honora membrino de [[ĈEA]].
 
Ŝi studis en dujara komerca lernejo en Pardubice, ŝtata ekzameno pri tajpado kaj stenografio, pluraj pedagogiaj kursoj.
Multmerita aktivistino de la E-movado esperantiĝis en la jaro 1953. Multajn jarojn ŝi gvidis E-kursojn por plenkreskuloj kaj infanoj, aplikante Freinet-metodon, kunlabore kun la grupoj de eksterlandaj E-infanoj, aranĝis por ili multajn ekskursojn. Zorgante pri verk-heredaĵo de D-ro [[Stanislav Schulhof]] (1864-1919) ŝi verkis kaj kompilis broŝuron pri lia vivo kaj verkoj, originalaj kaj tradukitaj en kelkaj eldonoj. Ankaŭ ŝi kunlaboris ĉe eldonoj de E-gvidlibroj de Pardubice. En funkcio de prezidantino de E-klubo Pardubice ŝi sukcese organizis 17 renkontiĝojn „Esperanto-tago“ kiujn ĉeestis multaj esperantistoj el la tuta respubliko. Kun sia edzo [[Josef Vaněček]] (1923-1998) kaj post lia forpaso ŝi mem kiel prezidantino, gvidis la [[Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj|Asocion de Handikapitaj Esperantistoj]]. Tiu laboro konsistas ĉefe el redaktado kaj eldonado de [[Informilo de AEH]], el skribaj aŭ personaj kontaktoj kun la membroj kaj el preparado de seminarioj, okazantaj kutime en pensiono Espero de vilaĝo [[Skokovy]] en [[Bohemia paradizo]]. En tiuj ĉi aktivadoj ŝi daŭrigas ankoraŭ nuntempe en funkcioj de sekretariino de E-Klubo [[Stanislav Schulhof]] en [[Pardubice]] kaj de [[AEH]].
Poste ŝi laboris kiel oficistino en pluraj entreprenoj: elektrejo, Stavoprojekt, Kovofiniš en Ledeč nad Sázavou, en direktorejo de Kniha (Libro), en presejo kiel librokontisto.
Ŝiaj edzoj estis Miroslav Rybáček (patro de la filinoj Miroslava kaj Lenka), [[Linhart Rýznar]] kaj [[Josef Vaněček]].
 
Multmerita aktivistino de la E-movado esperantiĝis en la jaro 1953. Esperanton ŝi lernis por trovi sian onklon en [[Bombajo]] helpe de UEA-delegito.Multajn jarojn ŝi gvidis E-kursojn por plenkreskuloj kaj infanoj, aplikante Freinet-metodon, kunlabore kun la grupoj de eksterlandaj E-infanoj, aranĝis por ili multajn ekskursojn. Zorgante pri verk-heredaĵo de D-ro [[Stanislav Schulhof]] (1864-1919) ŝi verkis kaj kompilis broŝuron pri lia vivo kaj verkoj, originalaj kaj tradukitaj en kelkaj eldonoj. Ankaŭ ŝi kunlaboris ĉe eldonoj de E-gvidlibroj de Pardubice. En funkcio de prezidantino de E-klubo Pardubice ŝi sukcese organizis 17 renkontiĝojn „Esperanto-tago“ kiujn ĉeestis multaj esperantistoj el la tuta respubliko. Kun sia edzo [[Josef Vaněček]] (1923-1998) kaj post lia forpaso ŝi mem kiel prezidantino, gvidis la [[Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj|Asocion de Handikapitaj Esperantistoj]]. Tiu laboro konsistas ĉefe el redaktado kaj eldonado de [[Informilo de AEH]], el skribaj aŭ personaj kontaktoj kun la membroj kaj el preparado de seminarioj, okazantaj kutime en pensiono Espero de vilaĝo [[Skokovy]] en [[Bohemia paradizo]]. En tiuj ĉi aktivadoj ŝi daŭrigas ankoraŭ nuntempe en funkcioj de sekretariino de E-Klubo [[Stanislav Schulhof]] en [[Pardubice]] kaj de [[AEH]].
 
=Verkoj==
*'''Kolekto de ludoj''' (1994)
*'''Pardubice''' (2001, kun kolektivo)
*'''Vivo kaj verko de D-ro Stanislav Schulhof: kuracisto – filantropo, elstara esperantisto''' (2004)
*'''Centjara jubileo de Esperanto en Pardubice: 1909-2009''' (2009)
*'''100 let esperanta v Pardubicích: 1909-2009''' (2009)
*'''František Vladimír Lorenc aneb jak Čech dokáže ohromit Brazilii''' (2014, ''FVL aŭ kiel Ĉeĥo kapablas mirigi Brazilon'')
*'''Historio de la Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj en Ĉeĥa Respubliko''' (2017)
*'''MUDr. Stanislav Schulhof: život a dílo lékaře, filantroúa a výjimečného esperantisty''' (2019)
*110 let esperanta v Pardubicích: 1909-2019''' (2019)
 
==Artikoloj==
*'''Esperanto en la ĉeĥa urbo Pardubice''' (Almanako Lorenz 2008)
*'''La vivo plena de muziko''' (Almanako Lorenz, 2012, pri operkantistino Vlasta Urbanová)
*'''Miaj travivaĵoj en la dua mondmilito – rememoroj''' (Almanako Lorenz, 2014)
*'''Amikeco''' (Almanako Lorenz, 2016)
*'''Mia unua vojaĝo okcidenten''' (Almanako Lorenz, 2018)
*'''Historie rodiny Urbanů''' (2019, Národní kronika - Nacia Kroniko, Historio de familio Urban)
*'''Život plný hudby''' (2019, Národní kronika – Nacia Kroniko, La vivo plena de muziko, pri operkantistino Vlasta Urbanová)
==Tradukoj==
*[[Miloslav Švandrlík]]: '''Influo de agrebla hejma medio''' (AEH-Informilo)
 
==Fontoj==
*Nacia Biblioteko en Prago
*Esperantomuseum Wien
*Arkivo de ĈEA
*Národní kronika (Nacia Kroniko) – projekto de Nacia Biblioteko en Prago kolektanta rememorojn de maljunuloj por konservi ilin por venontaj generacioj
*Enketilo de aktiva esperantisto – J. Rýznarová mem plenigis la formularon kaj priskribis sian biografion
 
{{DEFAŬLTORDIGO:Ryznarova, Jarmila}}
[[Kategorio:Ĉeĥaj esperantistoj]]
[[Kategorio:Honoraj membroj de ĈEA]]
[[Kategorio:Mortintoj en 2020]]