Funkcio (matematiko): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alĝustigis notacion
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado
Aldonis mencion de gravaj terminoj senpere rilataj al la nocio '''funkcio'''
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado
Linio 5:
 
La aron ''X'' oni nomas la '''fonta aro''', simbole iam ''D(f)''; la aron ''Y'', la '''cela aro''', simbole iam ''E(f)''.
 
La aron de ĉiuj valoroj de funkcio ''f'' oni nomas ĝia '''bildo''', kaj la aron de ĉiuj ''x'' en ''X'', por kiuj ''f'' estas difinita, oni nomas ĝia '''malbildo''' aŭ '''argumentaro'''.
 
Se la malbildo de funkcio koincidas kun la tuta X, t.e. se ĝia fontaro koincidas kun ĝia malbildo, tiam la funkcio nomiĝas '''totala'''. Funkciojn ne nepre totalajn oni ofte nomas '''partaj funkcioj''' por klare atentigi, ke oni ne supozu, ke ĉiuj funkcioj en la diskurso nepre estas totalaj, kiel ofte okazas.
 
Kutime oni uzas la terminon ''funkcio'' se la aroj ''X'' kaj ''Y'' estas nombraj; en okazoj pli ĝeneralaj oni povas uzi ankaŭ la terminojn '''ĵeto''' aŭ '''bildigo'''. Se ''X'' = ''Y'', oni ofte nomas funkcion '''transformo'''.