Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 1 049:
:{{por}} Sed krome "dajmono" devus esti forprenata el la enkonduka teksto de [[demono]]. Alie leganto povus konfuziĝi. Ambaŭ vortoj ja etimologie estas "ĝemelaj" vortoj. Ĉu ne? --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 22:52, 12 jan. 2021 (UTC)
 
=== "Kategorio:Kontinentaj filozofoj""Kategorio:Eŭropaj filozofoj" → "Kategorio:Kontinenteŭropaj filozofoj" kaj "Kategorio:Orientaj filozofoj‎" → "Kategorio:Aziaj filozofoj" ===
Kategorio:Kontinentaj filozofoj → Kategorio:Eŭropaj filozofoj. Tiu uzo de "kontinento" estas nur angla kutimo. La ceteraj popoloj de la tuta mondo se aŭdas aŭ legas "kontinenta", dubas, pri kio temas? Ĉu Azio, ĉu Afriko? Angloj komprenas "eŭropaj" sen kalkuli "britinsulajn", sed kio pri islandaj, korsaj, maltaj, kretaj ktp.? Ĉu ili esta kontinentaj? --[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 23:17, 13 jan. 2021 (UTC)
:Tio estas ne merdo, sed historie kreiĝinta termino, same uzata en la rusa, franca, portugala, serba kaj aliaj lingvoj. Ĝi celas distingi inter la anglo-usona (ankaŭ nomata analitika) filozofio kaj tiu de la kontinenta Eŭropo. Ne eblas alinomi ĝin al ''Eŭropaj filozofoj'', ĉar ankaŭ anglaj filozofoj estas eŭropanoj, tamen ne apartenas al tiu ĉi grupo. Ĉiuj homoj, interesiĝantaj pri filozofio, konas tiun terminon. Ĉu ĝi estas eŭropeca? Kompreneble — same kiel multaj aliaj, inkluzive difinon de Eŭropo mem. Same kiel Proksima Oriento aŭ Fora Oriento (al kiu proksima kaj de kiu fora?) kaj multaj aliaj. Sed se ni komencos inventi terminojn konatajn al neniu, do nekompreneblajn, ni nur ridindigos Esperanton pli ol ĝi estas mokata nun. Apenaŭ farinda afero. [[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 03:43, 14 jan. 2021 (UTC)
:{{Kontraŭ}} pro la kialo menciitaj de [[Uzanto:RG72|RG72]]. {{Uzanto:Robin van der Vliet/Subskribo}} 10:18, 14 jan. 2021 (UTC)
:{{Komento}} Mi proponas nomon "Kategorio:Kontinenteŭropaj filozofoj". La kategorion "Kategorio:Britlandaj filozofoj" kiel kontrasto de "Kategorio:Kontinenteŭropaj filozofoj" mi parenteze ne trovis. Kaj "[[:Kategorio:Orientaj filozofoj‎]]" estas alinomenda al "[[:Kategorio:Aziaj filozofoj]]" ĉar Eŭropo ne estas centro de la universo. [[Uzanto:Taylor 49|Taylor 49]] ([[Uzanto-Diskuto:Taylor 49|diskuto]]) 18:37, 14 jan. 2021 (UTC)