'''Jan WERNER''' (naskiĝis la [[5-an de februaro]] [[1933]] - forpasis la [[20-an de januaro]] [[2021]]) estasestis [[Ĉeĥio|ĉeĥa]] inĝeniero kaj scienca laboranto en la ĉeĥa [[esperanto-movado]].
Li vivasvivis en [[Brno]], kien li venis kiel studento el [[Ostrava]] en la 1950-aj jaroj. Kiel junulo li estis redaktoro de la ne plu aperantaj junularaj gazetoj ''Fajrero'' kaj ''Tagiĝo''. Dum multaj jaroj li gvidis scienc-teknikan sekcion de [[ĈEA]] kaj laboris precipe pri terminologio ĝenerale kaj pri konstru-fako speciale. Li estas kunfondinto de la [[Societo por la internacia lingvo Esperanto en Brno]] kaj iniciatinto de [[ELFo]] (Esperantologia kaj literatura forumo) kaj de la projekto „Memoro de la ĉeĥa Esperanto-movado“.