Dinastio Qing: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 156:
{{Citaĵo|Kun la tragika amo inter la junaj nobeloj Jia Baoyu kaj Lin Daiyu kaj Xue Baochai kiel la ĉefa fadeno, la romano priskribis la prosperon kaj dekadencon de nobela familio, malkaŝis la luksan kaj diboĉan vivon de la feŭda regantaro kaj montris la neeviteblan pereon de la granda nobela familio kaj la feŭda socio de Ĉinio. La arta kaj lingva sukcesoj de la romano estas senprecedencaj kaj levis la ĉinan klasikan romanon al pli alta nivelo. La supre menciitaj kvar klasikaj romanoj estas tradukitaj en dekon da lingvoj. La ĉina eduka ministerio deklaris ilin postlecionaj legaĵoj de mezlernejanoj; elektitaj fragmentoj estas instruataj en mezlernejoj.}}
 
Krome menciindas "Mirrakontoj de Liaozhai" de [[Pu Songling]] (1640-1715), kiu per ĉirkaŭ 500 novalojnoveloj priskribis la maljustecon de la feŭda socio, la ŝtata ekzamena sistemo kaj la malfaciloj de la libera amo. En tiu epoko kritikantaj intelektuloj riskis persekutadon kaj malliberigon, kaj tial Pu verkis pri pri "fantomoj, feoj, spiritoj de vulpoj kaj aliaj bestoj" por eviti politikan subpremadon. Lia novelo "Grilo" rakontas historion de Cheng Ming kiu ne povis liveri [[grilo]]jn deziratajn de la imperiestro kaj suferis pri tio malfacilaĵojn. Iam li trafis bonkvalitegan grilon, sed lia infana filo senvole mortigis tiun; pro la ekonomia risko, la infano memmortigis por eviti la patran koleron, sed poste reviviĝis mem en alian bonkvalitegan grilon, kiu portita al palaco savis la familion el la ruino.<ref>[[Laŭlum]], p. 757.</ref>
 
== Vidu ankaŭ ==