Okcidentalo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ lingvo de Peano
→‎Historio: + vortaro de Peano
Linio 34:
[[File:First_issue_of_Cosmoglotta,_1922.jpg|thumb|La unua numero de Kosmoglott, publikigata en 1922]]
[[File:Occidentalists_in_Vienna,_1927.jpg|thumb|Kunveno de Okcidentalo en Vieno en 1927 (Edgar de Wahl sidanta en la mezo)]]
Edgar de Wahl dum sia vivo ĉiam havis intereson por lingvoj, komencante en sia infanaĝo kun la kreado de sia propra lingvo por la ludo de "vakeroj kaj indianoj" (bazata sur miksaĵo de la [[antikva greka]] kaj la [[estona]]), kiun liaj kamaradoj tamen rifuzis lerni.<ref>{{citaĵo el gazeto |url=https://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e0g&datum=1927&page=60&size=45|titolo = Cosmoglotta A., 1927, p.54}}</ref> Pli poste li fariĝis subtenanto de la planlingva ideo, kaj restis tiel dum la resto de sia vivo. Komence volapukisto, li estis unu el la unuaj esperantistoj; en tiu epoko li tradukis "Princidino Mary” de Lermontov en 1889<ref>https://commons.wikimedia.org/wiki/File:EO_Mi%C4%A5ail_Lermontov_-_Princidino_Mary.pdf</ref> kaj aŭtoris la unuan hispanan-Esperantan vortaron.<ref>{{citaĵo el reto|url=http://interl.home.amu.edu.pl/interlingvistiko/Barandovska_Latinidaj_planlingvoj.pdf|titolo=Vĕra Barandovská-Frank: Latinidaj planlingvoj (AIS-kurso, 1 studunuo)|citaĵo=De Wahl...en 1889 tradukis “La princino Mary” de Lermontov (unu el la plej fruaj Esperanto-tradukoj entute) kaj aŭtoris la unuan hispanan-Esperantan vortaron}}</ref> Ne kontenta pri la lingvo, li forte laboris por reformoj. Post la sensukcesa balotado de [[1894]] li forlasis la [[esperanto-movado]]n kaj intencis krei pli taŭgan lingvon. Post kelkjara laborado kaj prifajlado li publikigis en [[1922]] sian propran projekton ''Occidental'' en [[gazeto]], kiun li mem eldonis: "[[Kosmoglott]]" (Mondlingvo). La stimulo por elekti la jaron 1922 por publikigi la lingvon estis la [[Ligo de Nacioj]], kiu ĝuste en la antaŭa jaro anoncis komisionon por esplori la uzadon de internacia lingvo kun [[Nitobe Inazo]] kiel Direktanto de la sekcio de internaciaj oficejoj, de kiu de Wahl ricevis respondon al sia epistolo.<ref>{{citaĵo el gazeto|url=https://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e0g&datum=1922&page=5&size=45|titolo=Kosmoglott, 1922, p. 5}}</ref> ''Kosmoglott'' estis malferma [[forumo]] por libera interŝanĝo de la kreantoj de diversaj novaj sistemoj. Ĉiu rajtis publikigi ankaŭ en sia propra planlingvo por elprovi kaj propagandi ĝin, kaj dum certa periodo Kosmoglott estis oficiale unuigata kun la ''Academia pro Interlingua'',<ref>{{citaĵo deel gazeto|titolo=Kosmoglott, 1924, p. 1|url=https://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e0g&datum=1924&page=1&size=45}}</ref> la akademio kiu proponis la tiutempe nomatan lingvon Interlingua de [[Giuseppe Peano]] (ne rilatada kun la hodiaŭa Interlingvao) nun pli konata kiel ''Latino sine flexione'' (esperante: [[Latino sen fleksio]]). Malgraŭ sia malkonsento pri la uzado de nur purajn latinajn parolojn en Latino sine flexione, De Wahl konservis bonan interrilaton kun Peano kaj trovis la ''Vocabulario commune'' de li tre helpema por trovi la inventaron de latinaj paroloj vivantaj en la lingvoj naturaj.<ref>{{citaĵo el gazeto|titolo=Cosmoglotta A, 1946, p. 24|url=https://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e0g&datum=1946&size=45&page=25}}</ref>
 
Post sep jaroj, en [[1929]], la redakton transprenis skipo apud Vieno. Oni decidis, ke nun la nova lingvo Okcidentalo estis sufiĉe elprovita, kaj oni komence de tiu jaro fermis la gazeton por aliaj lingvoprojektoj kaj uzis ĝin jam nur por Okcidentalo. Jam en [[1927]] oni adaptis la nomon al okcidentala ortografio: "[[Cosmoglotta]]". Dum la Viena epoko, la komunumo posedis du mecenatojn (Hans Hörbiger el Vieno kaj G.A. Moore el [[Londono]]<ref>{{citaĵo el gazeto|url=https://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e0m&datum=1937&page=80&size=45|titolo=Cosmoglotta B, 1937, p.79}}</ref>) kiuj helpis la gazeton publikigi sen financa malfacileco, sed ili forpasis en 1931 kaj la gazeto devis denove postvivi kun kotizoj, vendoj de libroj, ktp.
 
En 1935 la lingvo estis malpermesata en Germanio<ref>{{citaĵo el gazeto|url=https://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e0g&datum=1948&size=45&page=5|titolo=Cosmoglotta A, 1948, p.4|citaĵo=Regretabilmen un public propaganda por Occ. ne esset possibil in Germania desde 1935 (annu del interdiction del lingues artificial in Germania)"}}</ref> kune kun aliaj lingvoj artefaritaj, inklusive Esperanto. En 1936 laŭ dekreto en Germanio la German Occidental Federation estis devigata likvidi<ref>{{citaĵo el gazeto|titolo=Cosmoglotta B, 1936, p. 6|url=https://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e0m&datum=1936&page=6&size=45|citaĵo=Li "German Occidental Federation", quam altri german interlinguistic uniones, ha liquidat se secun un decret del sr. Substitut interdient a omni national-socialisticmen organisates li appartentie a tal federationes.}}</ref>, en [[Ĉeĥoslovakio]] en 1939,<ref>{{citaĵo el gazeto|url=https://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e0m&datum=1939&page=53&size=45|titolo=Cosmoglotta B, 1939, p.53|citaĵo=Per un circulare in Tchec e Occidental li Club Occidental in Praha avisa su membres e amícos pri que it ha liquidat se ye li date del 30. junio 1939 e retornat a omni membres 60% de lor cotisationes.}}</ref> kaj en aliaj landoj baldaŭ post la komenco de germana dominado. Dumtempe, aparis en 1935 dua versio de la ĵurnalo, origine nomata Cosmoglotta-Informationes, poste Cosmoglotta B<ref>{{citaĵo el reto|url=https://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e0m&size=45|titolo=Numeroj de Cosmoglotta B}}</ref>. Cosmoglotta B havis pli malmultekostan koston de presaĵo, kaj estis dediĉata al aferoj pli internaj: diskutoj interlingvaj, membreco, financoj,<ref>{{citaĵo el reto|url=https://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e0m&datum=1936&page=26&size=45|titolo=Cosmoglotta B, 1936, p. 26}}</ref> nomoj de uzantoj kaj iliaj adresoj, ktp.
 
Post la ŝoko de la komenco de la [[Dua Mondmilito]], neniu Cosmoglotta estis publikigata en 1940, sed poste en 1941 Cosmoglotta B reaperis en Svislando, kaj servis kiel la sola eldonaĵo por la lingvo en Svislando. Krome Svislando, dum la milito nur Svedio povis publikigi libere kaj eta komuniko okazis inter la du landoj per telegramo.<ref>{{citaĵo el gazeto|url=https://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e0m&datum=1946&page=8&size=45|titolo=Cosmoglotta A, 1946, p. 8|citaĵo=...on constatat con satisfaction, que malgré li guerre li cooperation adminim con li svedesi amicos mundlingual sempre posset esser mantenet, in tant que lettres e telegrammas scrit in Occidental passat li censuras sin gene.}}</ref>