i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Mithridates!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Petro 15. Nov. 2005 15:27 (UTC)

Dankon por via opinio en ADLS. Jes, Petr Tomašovský estas artikolo pri mi. Salutojn por vi kaj por via bela amikino sendas Petro 5. Nov. 2005 15:27 (UTC)

Volapukista trompo redakti

Via pozicio rilate vikipedion kaj planlingvoj ŝajnas tute lojala. Vi aspektas kiel zorgema redaktanto de la id-lingva vikipedio. Esperantistaj vikipediistoj prave ŝokiĝas ke volupaka vikipedio subite suprenleviĝas al unua loko. Multaj el ili verŝajne ekkredis ke la bona pozicio de Esperanto inter la lingvoj de vikipeio iel pruvus la valoron de la lingvo. Forŝtelinte la logikon iu volapukisto perrobote kreadas amason da paĝoj kiuj estas enkalkulitaj kiel "artikoloj" ŝajnigante ke volapuko estas valora lingvo. La iluzio verŝajne ne daŭros. Momente tio kreas konfuziĝon. Vi certe ja scias ke planlingvoj estas ĉiuj malbone konsiderataj, ke la internacia mondlingvo momente estas la angla, ke esperanto estas la plej sukcesa planlingvo, tamen ne tiom sukcesa, volapuko jam sinkis antaŭ jarcento kaj nun estas nur manpleno da regantoj de tiu lingvo, Ido iom prosperis dum kelkaj jardekoj sed neniam atingis la disvatiĝon de Esperanto. Mi respektas vian preferon de Ido kaj ne volas disputi pri respektivaj meritoj de Esperanto kaj Ido, nur agnoskas la plivastiĝon de Esperanto kaj opinias ke subtenantoj de planlingvo devus unuavice batali por akceptigi ke planlingvo estus pli bona solvo ol submetiĝo al la nacilingvo de la plej potencaj. Elekto de la preferinda planlingvo estas duavica problemo kiel diris mem la iniciatinto de Esperanto : "Se la ideo de lingvo internacia iam venkos la mondon – tute egale, ĉu ĝi estos sub la formo de Esperanto aŭ de ia alia lingvo – ...." Samideane salutas Arno Lagrange  13:04, 8. Sep 2007 (UTC)