Theodor Steche: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
'''Albert Theodor STECHE''', naskita 1895-12-04 en [[Lepsiko
==Biografio==
Steche estis filo de la kemiisto kaj entreprenisto [[Albert Steche]], multjara prezidanto de la [[Germana Esperanto-Asocio]]. Li vizitadis ĝis 1914 la [[Thomas-lernejo Lepsiko|Thomas-gimnazion]] en Lepsiko.<ref>Gottlieb Tesmer, Walther Müller: ''Ehrentafel der Thomasschule zu Leipzig. Die Lehrer und Abiturienten der Thomasschule zu Leipzig 1912–1932.'' Im Auftrag des Thomanerbundes, memeldono, Leipzig 1934, p. 23.</ref> Poste li estis enarmeigita por militservo. Li serioze vundiĝis kaj ricevis plurajn militistajn medalojn. Fine li servis kiel oficiro de la rezervo.
Post la [[Unua mondmilito]] li studis kemion kaj doktoriĝis en 1922. Kiel studento li en 1920 membriĝis en la [[studenta korporacio]] “Gottinga” en [[Göttingen]].<ref>Gerhard Boldt: ''Geschichte der Turnerschaft Gottingo-Normannia zu Göttingen 1875–1975.'' Göttingen 1975, p. 261.</ref> Inter 1923 kaj 1928 li estis [[asistanto]] ĉe la Instituto por Plantokultivado de la [[Universitato de Göttingen]]. De 1928 ĝis 1931 li studis germanistikon en Göttingen. De 1934 ĝis 1939 li estis stipendiulo de la Germana Esplorkomunumo (''Deutsche Forschungsgemeinschaft''). En 1936 li [[Habilitiĝo|habilitiĝis]] ĉe la [[Universitato Ernst Moritz Arndt|Universitato de Greifswald]]. De 1939 ĝis 1945 li estis [[privatdocento]] pri [[Ĝermana lingvaro|ĝermanaj lingvoj]] kaj malnova germana literaturo.<REF NAME=FS>Fritz Tschirch: ''Vor- und Frühgeschichte der Greifswalder Universitätsgermanistik.'' en: ''Festschrift zur 500-Jahrfeier der Universität Greifswald''. Vol. 2. Greifswald 1956, p. 194.</REF> Li okupiĝis dum la malfrua parto de sia kariero interalie pri ĝermana prahistorio kaj pri [[Ortografio|ortografia]] reformo de la germana lingvo.
Pli ol en la Esperanto-movado, Steche junaĝa aktivis en la [[lingva purismo|lingvonaciisma]] Germana Lingvo-Asocio (''Deutscher Sprachverein'') kaj iĝis membro de ĝia konsilanto-komitato (''Beirat''). En 1925 eldoniĝis libro de li pri “lingvokulturado”: ''Neue Wege zum reinen Deutsch'' (Novaj vojoj al pura germana lingvo).<ref>Steche, Theodor: ''Neue Wege zum reinen Deutsch'', Ferdinand Hirt, Breslau 1925</ref> Ĝin aprezis ankaŭ esperantistoj pro la en ĝi starigita hipotezo pri la utilo de planlingvistiko kaj Esperanto-studoj kiel helpaj sciencoj ĉe klopodoj por purigi la germanan lingvon je eksogenaj leksikaj elementoj (“fremdvortoj”). En la Germana Lingvo-Asocio li estis unu el pluraj aktivaj esperantistoj, kiuj defendis Esperanton kontraŭ la malŝato de multaj asocianoj.<ref>{{citaĵo el libro|titolo=La danĝera lingvo|familia nomo=Lins|persona nomo=Ulrich|jaro=1988|eldoninto=Bleicher-Eldonejo|loko=Gerlingen|paĝoj=94}}</ref> Steche faris en 1931 festparoladon pri ''Sprachwissenschaft und Welthilfssprache'' (Lingvistiko kaj monda helplingvo) ĉe la [[Germana Esperanto-Kongreso]] en Hamburgo.<ref>{{citaĵo el gazeto|aŭtoro=Theodor Steche|titolo=Sprachwissenschaft und Welthilfssprache|gazeto=Germana Esperantisto|volumo=28|dato=1931-06-06|paĝoj=85-90}}</ref> 1932-07-01 li iĝis membro (poste ano de la tutlanda gvidorgano: referanto (fakestro) pri la germana lingvo) de la nazia [[Batalligo por Germana Kulturo]] (''Kampfbund für deutsche Kultur'') estrita de [[Alfred Rosenberg]]. Jaron poste, la 1-an de majo 1933 (en la tiama t.n. “Tago de Nacia Laboro”), li aliĝis al la [[Nacisocialisma Germana Laborista Partio|NSDAP]], la nazia partio.<ref>Hanno Birken-Bertsch, Reinhard Markner: ''Rechtschreibreform und Nationalsozialismus. Ein Kapitel aus der Geschichte der deutschen Sprache.'' (= Eine Veröffentlichung der Deutschen Akademie für Sprache und Dichtung) Wallstein-Verlag, Göttingen 2000, p. 25.</ref> Li verkis interalie por la [[Völkischer Beobachter]], la tagĵurnalo de la NSDAP, ''Deutsche Kultur-Wacht'' kaj ''Völkische Kultur''. Komisiite de Alfred Rosenberg li sensukcese klopodis [[Samdirektigo|samdirektigi]] (t.e. ideologie konformigi al la postuloj de la reĝimo) la lingvonaciisman Germanan Lingvo-Asocion (''Allgemeiner Deutscher Sprachverein'').<ref>{{citaĵo el la reto|url=https://homepages.uni-tuebingen.de//gerd.simon/EuroMarbg.pdf|titolo=Europagedanke und Sprachpolitik 1933–1945|alirdato=2021-02-05|familia nomo=Simon|persona nomo=Gerd|paĝoj=6}}</ref> Steche sin mortigis la 30-an de aprilo 1945, venenante sin mem, sian edzinon kaj sian 15-jaran filinon.<ref>{{citaĵo el la reto|url=https://ns-zeit.uni-greifswald.de/projekt/personen/steche-theodor/|titolo=Theodor Steche|eldoninto=Universität Greifswald (Universität Greifswald im Nationalsozialismus)|alirdato=2021-02-05}}</ref>
{{Vivtempo|Steche, Theodor}}
|