Literoj de la Vivanto: Malsamoj inter versioj

titolo, donita de la Báb al lia 18 unuaj disĉiploj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 23:18, 29 aŭg. 2006

La Literoj de la Vivanto (Ŝablono:حروف الحي) estis titolo kreita de Báb por la unuaj dekok disĉiploj de la Baba Kredo. Báb ankaŭ konsideris sin kiel la unua Litero.

Mistika signifo de "Literoj de la Vivanto"

Unu el la titoloj de Báb estis la "Primunua Punkto" (nuqti-yi-úlá). El tiu Punkto la Literoj manifestiĝis. Báb nomis la dekok unuajn babanojn Literoj de la Vivanto (Ḥurúfu'l-ḥayy en la araba). En la abĝada numera sistemo, la literoj de la de la araba alfabeto havas numeralaj signifoj. La arabaj literoj ḥá' ح and yá' ي kiujn enhavas la araba adjektivo "vivanta" en la frazo, kalkuliĝas al 18.

Báb ankaŭ nomas la 18 Literojn de la Vivanto, kune kun Si Mem, kiel la unua Váḥid de la Baba Diepoko. La abĝada numerala signifo de la vorto Váḥid (واحد) estas 19. La vorto Váḥid signifas "Unu" kaj estas kelkfoje tradukita de Shoghi Effendi kiel "unu kaj la sama".

La Literoj

La Literoj ĉi-tie listataj estas en laŭ la listo donita de Nabíl en Herooj de la Nova Epoko.

Mullá Hụsayn

Vidu: Mullá Husayn

Muḥammad-Ḥasan Bushrú'í

Muḥammad-Ḥasan Bushrú'í estis la dua Litero de la Vivanto, kaj la frato de Mullá Husayn. Li, kaj liaj filoj, Muḥammad-Báqir Bushrú'í, kaj Mullá Ḥusayn vojaĝis al Shirazo serĉante la Qá'im; kie Báb rivelis Sian Mision.

Li estis mortigita dum la Batalo de la Fortikaĵo de Shaykh Ṭabarsí. Babanoj konsideraj lin kiel martiro.

Muḥammad-Báqir Bushrú'í

Muḥammad-Báqir Bushrú'í estis la tria Litero de la Vivanto, kaj la nevo de Mullá Ḥusayn. Li kaj Muḥammad-Ḥasan Bushrú'í (sia patro) vojaĝis kune kun sia onklo Mullá Ḥusayn al Shirazo serĉante la Qá'im kie Báb rivelis Sian Mision.

Li estis mortigita dum la Batalo de la Fortikaĵo de Shaykh Ṭabarsí. Babanoj konsideraj lin kiel martiro.

Mullá `Alí Basṭámí

Vidu tiun ĉi biografion de Moojan Momen.

Mullá Khudá-Bakhshchání

Poste nomita Mullá `Alí

Mullá Ḥasan Bajistání

Mullá Ḥasan Bajistání estis la sesa Litero de la Vivanto. Li ne faris ion ajn signifoplenan kiel babano kaj verŝajne esprimis dubojn pri la mesaĝo de Báb dum renkontiĝo kun Bahá'u'lláh.

Siyyid Ḥusayn Yazdí

Siyyid Ḥusayn Yazdí estis la sepa Litero de la Vivanto. Li estis la sekretario de Báb en Maku kaj Chihriq. En la historio pri la martiriĝo de Báb, li estis la sekretario al kiu Báb parolis antaŭ la martiriĝo.

Siyyid Ḥusayn Yazdí estis ekzekutita en Teherano en 1852.

Mullá Muḥammad Rawḍih-Khán Yazdí

Sa`íd Hindí

Mullá Maḥmud Khu'í

Li estis mortigita en Ṭabarsí.

Mullá (`Abdu'l-)Jalíl Urúmí (Urdúbádí)

Li estis mortigita en Ṭabarsí.

Mullá Aḥmad-i-Ibdál Marághi'í

Li estis mortigita en Ṭabarsí.

Mullá Báqir Tabrízí

Mullá Báqir Tabrízí estis la dektria Litero de la Vivanto. Li vivis preter la fino de la Baba Diepoko kaj fariĝis bahaano, la unua Litero kiu tion faris.

Li postvivis la aliajn Literojn kaj mortis en Konstantinoplo ĉirkaŭ 1881.

Mullá Yúsuf Ardibílí

Mullá Yúsuf Ardibílí estis la dekkvara Litero de la Vivanto.

Li mortis en Ṭabarsí. Babanoj konsideras lin kiel martiro.

Mullá Hádí Qazvíní

Qatíl anstataŭas lin per Mullá Muhammad-i-Mayáma'í. Mullá Hádí Qazvíní fariĝis azalano.

Mullá Muḥammad-`Alí Qazvíní

Bofrato de Ṭáhirih. Mortigita en Ṭabarsí.

Ṭáhirih

Vidu: Táhirih

Quddús

Vidu: Quddús

Eksteraj ligoj