Oficiala lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
de funcia lingvo
Oficialaj lingvoj en diversaj landoj de la mondo
Linio 1:
La '''oficialaOficiala lingvo''' (oficeja lingvo) de iu lando estas [[lingvo]], endeklarita kiukiel la loĝantojtia de la [[ŝtato]] turnas sin al registarajalia instancoj,teritorio alkun oficejojjuĝaj ktppovoj.
 
En multaj landoj de la mondo ekzistas oficiala lingvo, agnoskita de instancoj nome de ĉi tiu lando. Oficiala lingvo ankaŭ povas esti rekonita kiel oficiala lingvo de aliaj landoj aŭ de Unuiĝintaj Nacioj. En landoj, kie multaj lingvoj estas parolataj inter vasta loĝantaro, estas kelkfoje pluraj oficialaj lingvoj.
Ne ĉiu lando fiksis per leĝo la oficejan lingvon (ekz-e<!--?--> Usono), sed en multaj landoj aperis leĝo pri la ''oficeja lingvo'' kaj ankaŭ leĝoj pri lingvaj rajtoj de la naciaj malplimultoj.
 
Kutime la oficiala lingvo de ŝtato estas la lingvo uzata de la registaraj institucioj (kiel: la parlamento (Knesset), la tribunaloj, la registaraj institucioj). Oficialaj lingvoj en lando aŭ teritorio ne nepre reprezentas la lingvojn uzatajn de plej multaj aŭ eĉ iuj lokanoj, sed nur rilatas al la lingvoj uzataj kaj funkciigitaj de la loka registaro. Ofte determini lingvon aŭ lingvojn kiel oficialajn (aŭ la decidon determini, ke tute ne estos oficialaj lingvoj) estas diskutinda afero. [1]
 
En iuj landoj, kie ekzistas oficiala lingvo, ekzistas lingva akademia institucio, kiu zorgas determini la lingvan normon de la oficiala lingvo.
 
Eĉ en landoj, kie ne ekzistas oficiala lingvo difinita per leĝo, kutime ekzistas ŝtataj lingvoj uzataj de la realaj registaroj kaj publikaj institucioj.
 
== Oficialaj lingvoj en diversaj landoj de la mondo ==
Ĉirkaŭ duono de la landoj de la mondo havas oficialan lingvon. Iuj landoj havas nur unu oficialan lingvon, ekzemple Albanion, Francion (kvankam Francio havas aliajn lokajn lingvojn). Aliaj landoj havas pli ol unu oficialan lingvon, kelkfoje pli ol du: Belgio, Kanado, Finnlando, Afganujo, Paragvajo, Bolivio, Svislando, Barato kaj Sudafriko havas pli ol unu oficialan lingvon.
 
En iuj landoj, kiel Italio kaj Hispanio, ekzistas unu oficiala lingvo, kaj oficialaj lingvoj estas nur dividataj en iuj provincoj. En iuj landoj, kiel Usono, ne ekzistas oficiala lingvo, sed en iuj areoj ekzistas. Fine estas ankaŭ landoj, kiel Aŭstralio, Svedio (ĝis 2009, kiam la leĝo pri sveda lingvo estis promulgita kaj la sveda estis agnoskita kiel la oficiala lingvo de Svedio) kaj pli multaj el ili tute ne havas oficialan lingvon.
 
En multaj landoj en Afriko same kiel en Filipinoj kaj aliaj landoj la lingvoj de la eksa kolonia regado estis establitaj kiel oficialaj lingvoj. Ĉi tio malgraŭ la fakto, ke la [[gepatra lingvo]] de plej multaj loĝantoj ne estas la oficiala lingvo. Tiel en Kongo (iama Zahiro) estas praktikata la franca lingvo (la lingvo de la eksa belga registaro) kaj en Mozambiko la portugala lingvo. Kontraŭe, kiel rezulto de naciismo, en Irlando la irlanda lingvo estis deklarita kiel la unua oficiala lingvo malgraŭ esti parolata de malplimulto de la loĝantaro. Tamen ne havi elekton la registaro ankaŭ donis oficialan statuson al la angla lingvo. En Barato, kiel kompromiso inter la hindua plimulto kaj la multaj lingvaj malplimultoj, oni deklaris du oficialajn lingvojn, la anglan kaj la hindan. En Sudafriko dum la epoko de la rasapartismo estis du oficialaj lingvoj: la afrikansa kaj la angla, dum ekde la abolicio de la [[Apartismo|rasapartismo]] aldonis pliajn 9 oficialajn lingvojn (entute: 11 oficialaj lingvoj). La plej utila lingvo en Sudafriko hodiaŭ estas la angla, sekvita de la zulua kaj afrikansa lingvoj.
 
En multaj landoj aŭ ŝtatoj la situacio ŝanĝas laŭlonge de la historio. Ekzemple en [[Hispanio]] dum la reĝimo de [[Franko]] nur la [[hispana lingvo|kastilia]] estis oficiala respektive oficeja; post la reenmeto de demokratio fine de la [[20-a jarcento]] ankaŭ la [[kataluna]], la [[galega lingvo|galega]] kaj la [[eŭska]] iĝis (loke aŭ regione) oficeja.