Africa Proconsularis: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
esperantigita parametro, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{kursivaKursiva titolo}}
[[Dosiero:Romia Imperio.png|thumbeta|rightdekstra|300px|<center>la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro [[Trajanus]].]]
'''Africa Proconsularis''' estis [[provinco]] de la [[Romia Imperio]]. Ĝi instaliĝis dum la jaro [[-146|146]] antaŭ Kristo post la tri [[Punikaj Militoj]], kadre de kiuj la romia armeo fine plene detruis la antaŭan regionan komercan kaj politiken potencon [[Kartago]].
 
[[Dosiero:Africa proconsularis SPQR.png|eta|maldekstra|150px|<center>''Africa Proconsularis'', jen malhelruĝe akcentita]]
Ĝi ampleksis la hodiaŭan ŝtaton [[Tunizio]] kaj partojn de la hodiaŭa [[Libio]]. La pli okcidentaj teritorioj poste integritaj en la Romian Imperion administriĝis sendepende: [[Mauretania Caesariensis]] (okcidente najbare al ''Africa proconsularis'') kaj [[Mauretania Tingitana]] (ankoraŭ pli okcidente) ekde la 1-a jarcento post Kristo, kaj aldone la provinco [[Numidia]] ekde la jaro [[199]]. Oriente de la regiono najbaris la provincoj [[Cyrenaica]] respektive ''Creta et Cyrene'', kaj pli okcidente [[Egiptio]] (la romia provinco [[Aegyptus]]: la provinco Africa do ampleksis nur etan parton el la tiutempe konata teritorio de la kontinento [[Afriko]], kies nomon ĝi portis (same estas pri la romia provinco [[Asia]], kiu ampleksis nur etan parton de la tiuepoke konata teritorio de [[Azio]]). La ĉefurbo de Africa proconsularis estis [[Kartago]], kiun la romianoj post la detruo fine de la [[Tria Punika Milito]] rekonstruis.
 
La provinco konsideriĝis unu el la plej riĉaj provincoj de la Romia Imperio, kaj ĝi estis la plej fekunda regiono por kultivo de [[greno]] en la okcidenta parto de la imperio. [[Kartago]] post [[Romo]] estis la dua plej granda urbo en la okcidenta parto de la imperio, kaj ĉirkaŭ ĝi grupiĝis multaj pliaj grandaj urboj. La regiono plej floris dum la 2-a kaj 3-a jarcentoj post Kristo, kaj ankaŭ plu prosperis dum la 4-a kaj 5-a jarcentoj. La ĝermana popolo de [[vandaloj]] konkeris ĝin dum la 30-aj jaroj de la 5-a jarcento kaj tie instalis propran imperion. Tamen dum la 30-aj jaroj de la 6-a jarcento la [[Bizanca Imperio]], kiu daŭre komprenis sin en la daŭrigo de la romiaj tradicioj, "rekonkeris" la regionon por Romio. Fine de la 7-a jarcento, kadre de la ekspansio de la religio [[Islamo]], la [[araboj]] konkeris la regionon kaj la romia epoko de ĝi definitive finiĝis.
 
{{Romiaj provincoj}}
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Africa Proconsularis| ]]