Henri La Fontaine: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
ref 1
Linio 3:
'''Henri Marie LA FONTAINE''' [lafotén], (naskiĝis la {{daton|22|aprilo|1854}} en [[Bruselo]], mortis samloke la {{daton|14|majo|1943}}) estis [[Belgio|belga]] juristo kaj politikisto. Dum jardekoj li estis senatano por la belga socialista partio. En [[1913]] li ricevis la [[Nobel-Premio pri Paco|Nobel-Premion pri Paco]].
 
Henri La Fontaine estis direktoro de la [[Internacia Bibliografia Instituto]]. Li studis internacian juron, aktivis en la antaŭmilita pacmovado kaj fariĝis direktoro de la [[Internacia Oficejo de la Paco]]. Pro sia aktiveco ĉe internaciaj organizaĵoj (li estis inter la fondintoj de la Unio de Internaciaj Asocioj) li kunrespondecas pri la grava rolo kiun nun havas la urboj Hago (Nederlando) kaj Bruselo (Belgio). En 1920 li kiel belga delegito en la [[Ligo de Nacioj]] nesukcese provis proponi Esperanton kiel internacian lingvon<ref>(eo) Ulrich Lins, [https://www.liberafolio.org/2021/02/20/cent-jaroj-da-esperoj-pri-nova-mondo/ Cent jaroj da esperoj pri nova mondo], Libera Folio, la 20-an de februaro 2021.</ref>.
 
Kune kun [[Paul Otlet]] li fondis en [[1894]] universalan bibliotekon nomatan [[Mundaneum]] kaj kreis la [[Universala Dekuma Klasifiko|Universalan Dekuman Klasifikon]] (UDK) por bibliotekoj. Paul Otlet kun Lafontaine plievoluigis la „Dewey”-klasifikon por bibliotekoj (1876, nun ankoraŭ uzata en Nord-Ameriko) ĝis la apero de Universala Dekuma Klasifiko (UDK), unuafoje publikigita en 1905 kaj nun ĝenerale uzata en Eŭropo kaj Azio. Ankaŭ la normigita biblioteka slipo (12,5 × 7,5&nbsp;mm) estas ilia kreaĵo<ref>Roland Rotsaert, [https://www.monato.be/2004/008250.html Mundaneum: papera antaŭulo de Interreto], Monato, januaro 2004, alirite la 29-an decembro 2017.</ref>.
 
== Verkaro ==
[[s:Monda organizo 1912 RE|Monda organizo]] en '''revuo Esperanto''' 1912, Non-ro. 117, p.&nbsp;1 - prelego dum la "[[kongreso de rasoj]]" (Londono)
 
== Vidu ankaŭ ==