Ailsa Craig: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-http://www.esperanto.be/fel/2004/ +https://www.monato.be/2004/)
esperantigita ŝablono (Referencoj), +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 11:
Malgraŭ la malgranda areo sur Ailsa Craig estas industrio. Ekde la 19a jarcento oni eltiras graniton (ruĝan kaj bluan) en ŝtonminejo en la nordo de la insulo, transportas ĝin per malgranda fervojo al ĝeto en la sudo, kaj poste per ŝipo al la ĉeftero. Tie oni produktas el granito grandajn rondajn glitŝtonojn kun metalaj ansoj, uzatajn ĉe la skota vintra sportspeco curling [korling], kiun sur glacio ludas du teamoj, ekipitaj per balailoj.
 
Turismaj gvidlibroj priskribas Ailsa Craig kiel „neloĝatan insulon”, sed tio ne ĝustas. En la jaro 1404 reĝo Roberto 3a de Skotlando publikigis ĉarton, kiu konfirmis la posedon de la insulo kiel parton de la tereno de monaĥejo de Crossraguel [krosragel] (gaele: Crois Rathaig Mhaoil) apud la urbeto Maybole [mejbol]. De tempo al tempo monaĥoj loĝis sur Ailsa Craig. Fiŝoj kaj marbirdoj (i.a. moruoj kaj fraterkuloj) estis sendataj el la insulo al la monaĥejo, kie ili estis ŝatata manĝaĵo. Dum la sekvaj jarcentoj la insulo estis proprieto de diversaj nobeloj, inkluzive de la markizo de Ailsa. La intendanto de la lasta loĝis en domo sur Ailsa Craig kaj mastrumis la insulon. Fiŝistoj ofte restis tie provizore, sed ne estis konsiderataj loĝantoj.
Tamen, en la jaro 2006, estis eldonita de la societo ''Friends of the McKechnie Institute'' en la urbo Girvan, disko DVD kiu konsistas el vidaĵoj kaj informoj pri Ailsa Craig. Plie, ĝi inkludas intervjuojn kun membroj de la Girvan familio (samnoma kiel la urbo), kiu ĝis la 20a jarcento loĝis sur la insuleto. Kune kun la lumtura familio kaj la ŝtonminejaj laboristoj, estis sufiĉe da daŭraj kaj dumtempaj loĝantoj por ebligi okazigon de sabata dancvespero, ĉe kiu kelkfoje ĉeestis ĝis 30 homoj. Iu sinjorino Girvan funkciis teejon en nepluuzata ŝtonmineja domo, en kiu ĝi provizis teon kaj kukojn al tagaj turistoj, kiuj vizitis la insulon per la ŝipo ''Lady Ailsa'' de Kapitano William Girvan. La kontribuinto de artikolo pri Ailsa Craig, kiu aperis en la magazino ''MONATO'' malkovris, ke, flanke de sia patrino, li estas parenco de la familio Girvan.
 
Bizara epizodo okazis dum la epoko de Reformacio, kiam Skotlando akceptis – parte malvolonte – la reformitan (presbiterianan) religion. Viro, nomata Hew Barclay [hju barkle], ŝajne katoliko, kontraŭstaris la novan konfesion kaj deklaris la insulon proprieto de la reĝo Filipo de Hispanio. Barclay estis baldaŭ poste elpelita kaj Ailsa Craig restis skota teritorio.
Linio 19:
 
== Referencoj ==
{{Referencoj}}
<references/>
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
* http://www.viewfinderpanoramas.org/panoramas/UPL/AilsaCraig.gif <!-- en:Ailsa Craig en->eo:Ailsa Craig -->
* http://www.viewfinderpanoramas.org/panoramas.html <!-- en:Index en->eo:(Indekso, Indico) -->