Albert Einstein: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Kategorioj
e →‎Rilato al Esperanto: ligoriparo al retejo de SAT-Amikaro
Linio 170:
Tamen ekzistas nekontestebla fakto pri lia rilato kun '''[[Sennacieca Asocio Tutmonda]]''' (SAT), kies unika laborlingvo estas Esperanto. Per letero de la 14a de junio 1923 al ties fondinto [[Lanti]], du jarojn post ricevo de la [[Nobel-premio pri fiziko]] (1921), Albert Einstein (1879-1955) akceptis la honorprezidantecon de la 3-a Kongreso de SAT, kiu okazis en [[Kaselo]] (Germanio) en 1923. Tio ne estas miriga pro la evidenta malestimo, kiun Albert Einstein havis por la [[naciismo]] : "''La naciismo estas infanmalsano. Ĝi estas la [[morbilo]] de la homaro.''", kaj pro sameco de vidpunkto tiurilate. Jam en januaro 1921, la fondintoj de SAT skribis en “'''Laborista esperantisto'''“ (SAT fondiĝis en [[Prago]] kadre de la [[Universala Kongreso de Esperanto]] en aŭgusto 1921) : "''Ni deziras krei sennaciecan popolon. Ni volas senprokraste kutimiĝi al eksternacia pens-, sent- kaj agadkapablo.''" Saman malestimon cetere havis Albert Einstein rilate la [[militarismo]]n kaj staton de soldato : "''La plej malbona el la gregaj institucioj nomiĝas la armeo. Mi malamas ĝin. Se homo povas senti ian plezuron range defili je la sono de muziko, mi malestimas tiun homon... Li ne meritas homan cerbon, ĉar [[mjelo]] kontentigas lin. Ni devus laŭeble plej rapide malaperigi tiun [[kancero]]n de la civilizacio. Mi vigle malamas la laŭkomandan heroismon, la senkialan perforton kaj la debilan naciismon. La milito estas la plej malestiminda afero. Mi preferus lasi min murdi ol partopreni en tiu hontindaĵo''" ("'''Kiel mi vidas la mondon'''", 1934).
 
Ekzistas portreto de Albert Einstein farita de Ludoviko Rodo, esperantista aktivulo, desegnisto, pentristo, skulptisto, kvara filo de la fama pentristo [[Camille Pissarro]]. Tiu portreto aperas kun klarigoj en artikolo titolita "Albert Einstein, Esperanto kaj SAT" : httphttps://wwwsatamikaro.org/sat-amikaro/albert-einstein-esperanto-kaj-sat.info/article437.html
 
== Ricevitaj honoroj ==