Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: MassMessage delivery
Linio 7:
Saluton, kara Freneo! Kiel organizanto de [[Projekto:Afrika monato 2020|Afrika monato 2020]] mi dankas, ke vi pacience atendis sufiĉe longe por la rezultoj. Bedaŭrinde, pro amasiĝo de laboro pro mia neplanita kun-organizado de pluraj retaj eventoj dum MondaFest kaj ankaŭ pro plikreskiĝinta administra ŝarĝo pri nia organizo ''Esperanto kaj Libera Scio'' (ELiSo), ni ankoraŭ ne sukcesis finkalkuli la rezultojn. Nun mi okupiĝas urĝe pri la [https://esperanto.wiki/evento/2-a-kunsido-de-generala-asembleo-2020-2/ Ĝenerala asembleo de ELiSo] (la 28-an de Novembro) kaj tuj poste mi revenos al Afrika monato, kaj plej malfrue la 5-an de Decembro mi sciigos la rezultojn. Mi denove dankas pro via pacienco! La premioj donacitaj de [https://amikumu.com/ Amikumu] kaj [https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/ Vinilkosmo] jam survojas. Nome de la organizantoj, --[[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav|diskuto]]) 20:36, 22 nov. 2020 (UTC)
<!-- Message sent by User:KuboF Hromoslav@eowiki using the list at https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Partoprenintoj_de_Afrika_monato_2020&oldid=7069216 -->
 
== [reago bezonata] Via premio de Afrika monato 2020 ==
 
Saluton, Freneo! Vi venkis la 6-an lokon en [[Projekto:Afrika monato 2020]], gratulon! Origine estis premioj por unuaj 3 venkintoj, sed kelkaj homoj antaŭ vi rezignis pri sia premio, do vi tamen ricevas premion! Gratulon!
 
Por ricevi vian premion, bonvolu respondi al mia retpoŝta mesaĝo sendita al vi per Vikipedia interfaco la 23-an de Februaro 2021. Se vi havus problemojn pri ricevo de la retpoŝto, respondu ĉi tie kaj marku min per {{Ŝ|Re|KuboF Hromoslav}}.
 
'''Via reago estas bezonata!''' Se mi ne ricevos respondon de vi ĝis fino de la 7-a de Marto 2021 UTK, via premio estos transdonita al venkinto en la sekva pozicio.
 
Denove gratulon pro via venko kaj dankon pro via laboro en Vikipedio! Ĉeforganizanto, [[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav|diskuto]]) 20:56, 4 mar. 2021 (UTC)