Saluton redakti

Kaj bonvenon. Gratulon pro tiom da artikoloj pri historio. Mi revizias tiujn kaj multajn aliajn. Uzado de -as tempoj por referenci pasintajn okazaĵojn eble estas kontaĝo de naciaj lingvoj, kiel tiu mia, kie eblas aludi al pasinto per -as tempoj. Tamen en Esperanto mi kredas (ne certas) ke estas plej taŭga la uzado de -is tempoj. Tion mi rekomendas, sed eble vi povas konsulti tiun aferon kun iu aliaj. Amike.--kani (diskuto) 11:00, 18 maj. 2020 (UTC)Reply

Saluton Kani. Antaŭ unu jaro, mi korektis historian artetradukitan artikolon al la franca, kaj uzis la -is tempon. Faka historiisto poste informis min, ke oni devis uzi la -as tempon por tiu temo. Tiel mi faris por esperantlingvaj artikoloj. Mi dankas al vi, por via rimarko, kaj de nun atentos uzi la -is terminaĵon. --Freneo (diskuto) 09:08, 19 maj. 2020 (UTC)Reply

Rezultoj de Afrika monato venos baldaŭ redakti

Saluton, kara Freneo! Kiel organizanto de Afrika monato 2020 mi dankas, ke vi pacience atendis sufiĉe longe por la rezultoj. Bedaŭrinde, pro amasiĝo de laboro pro mia neplanita kun-organizado de pluraj retaj eventoj dum MondaFest kaj ankaŭ pro plikreskiĝinta administra ŝarĝo pri nia organizo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo), ni ankoraŭ ne sukcesis finkalkuli la rezultojn. Nun mi okupiĝas urĝe pri la Ĝenerala asembleo de ELiSo (la 28-an de Novembro) kaj tuj poste mi revenos al Afrika monato, kaj plej malfrue la 5-an de Decembro mi sciigos la rezultojn. Mi denove dankas pro via pacienco! La premioj donacitaj de Amikumu kaj Vinilkosmo jam survojas. Nome de la organizantoj, --KuboF Hromoslav (diskuto) 20:36, 22 nov. 2020 (UTC)Reply

[reago bezonata] Via premio de Afrika monato 2020 redakti

Saluton, Freneo! Vi venkis la 6-an lokon en Projekto:Afrika monato 2020, gratulon! Origine estis premioj por unuaj 3 venkintoj, sed kelkaj homoj antaŭ vi rezignis pri sia premio, do vi tamen ricevas premion! Gratulon!

Por ricevi vian premion, bonvolu respondi al mia retpoŝta mesaĝo sendita al vi per Vikipedia interfaco la 23-an de Februaro 2021. Se vi havus problemojn pri ricevo de la retpoŝto, respondu ĉi tie kaj marku min per {{Re|KuboF Hromoslav}}.

Via reago estas bezonata! Se mi ne ricevos respondon de vi ĝis fino de la 7-a de Marto 2021 UTK, via premio estos transdonita al venkinto en la sekva pozicio.

Denove gratulon pro via venko kaj dankon pro via laboro en Vikipedio! Ĉeforganizanto, KuboF Hromoslav (diskuto) 20:56, 4 mar. 2021 (UTC)Reply

Saluton KuboF Hromoslav,

Koran dankon por la premio. Mi ne partoprenis kun la espero ricevi donacon, kaj me estis surprizita de via propono. Mi pardonpetas por la longa tempo respondi al vi. Mi ne konas Amikumu, kaj longe hezitis antaŭ provi registriĝi. Tion mi ĵus faris, kun la retpoŝtan adreson shutemo@gmail.com

Mi esperas, ke tiu programo utilos.

--Freneo (diskuto) 17:13, 5 mar. 2021 (UTC)Reply

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj redakti

Kara, Freneo, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj  

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)Reply