Aleksandr Menŝikov: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Commonscat el Vikidatumoj, pli bona ŝablono (Projektoj), formatigo de buloj, formatigo de titoloj
Linio 1:
{{informkestoInformkesto homo}}
'''Aleksandr Daniloviĉ MENŜIKOV''' ({{lang-ru|Александр Данилович Меншиков}} [alik<u>sandr</u> da<u>ni</u>laviĉ <u>men</u>ŝikaf]; naskiĝis la {{JULGREGDATO|16|11|1673|FormatJUL=j"-an"|ligilo=jes|akuzativo=jes}} en [[Moskvo]], mortis la {{JULGREGDATO|23|11|1729|ligilo=jes|akuzativo=jes}} en ekzilo al [[Siberio]]) estis rusia ŝtata kaj milita aganto, persona helpanto de [[Petro la Granda]], post ties morto fakta reganto de [[Rusia Imperio]] en [[1725]]-[[1728]]. Naskiĝinta en nenobela familio, li ekhavis titulojn de princo kaj Iĵora [[duko]] (la sola rusa nobelo kun titulo de duko).
 
Menŝikov kun granda fervoro helpadis la caron en liaj reformoj, tamen li ankaŭ famiĝis pro sia monavido: kelkfoje oni eltrovis, ke li alproprigis grandajn sumojn de ŝtata mono. Tamen ĉiam Petro la Granda pardonis al Menŝikov, konsiderante lian grandan valoron por la renovigata ŝtato.
 
== Interesaj faktoj ==
* En sia junaĝo Menŝikov laboris en Moskvo kiel vendisto de kukoj en merkato. Tie li estis rimarkita kaj dungita de [[François Le Fort]], proksimulo de Petro la Granda (tiam ankoraŭ estonta caro). Pli poste la caro mem rimarkis la junulon kaj prenis al sia servistaro. Tiel Menŝikov rapide akiris fidon de la caro kaj eĉ lian amikecon. Menŝikov havis grandan influon al la caro, interalie li estis konata kiel la sola persono, kiu povis mildigi koleron de la imperiestro.
* En Sankt-Peterburgo laŭlonge de la rivero [[Neva]] restis [[Palaco de Menŝikov]] (nun estas ŝtata muzeo). Menŝikov siatempe ŝajnigis miskomprenon de la imperiestra plano konstrui en tiu loko la konstruaĵon de [[Dekdu Kolegioj]]: stariginte la Dekdu Kolegiojn perpendikulare al la rivero, li ŝparis grandan prestiĝan terpecon por sia propra palaco.
 
{{Projektoj}}
{{Commonscat|Aleksander Danilovich Menshikov}}
 
{{Ĝermo|biografio}}