Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
→‎Oleg Bondarĉuk: respondo al RG72
Linio 4 524:
:::: Ankaŭ ĝi bezonas esti korektita. (Estimata kolego {{u|RG72}}, kial vi [[Specialaĵo:Diff/6283874|forviŝis akcentsignojn]]?) [[Uzanto:Gamliel Fishkin|Gamliel Fiŝkin]] 14:40, 21 mar. 2021 (UTC)
:::::Mi forviŝas ilin pro evidenta kialo: nenie en nia Vikipedio estas uzataj akcentosignoj kaj estus strange fari escepton por la rusaj vortoj. Normale ili ne estas uzataj ankaŭ en la rusa, do tio povus kaŭzi nur konfuzon ĉe alilingvanoj, kiuj povus konsideri ilin diakritaj signoj ofte uzataj en aliaj lingvoj. Por montri kiel necesas legi rusan vorton oni prefere uzu [[Internacia Fonetika Alfabeto|IFA]]. Tio estos pli efika, speciale se konsideri ke sonoj kaj literoj en la rusa ofte malkongruas, do nura akcento ne ebligas korekte legi la vorton. Amike. [[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 03:37, 22 mar. 2021 (UTC)
:::::: {{respondo al|RG72}} Kiel mi jam skribis ĉi-paĝe, akcentsignoj estas uzataj en titoloj de artikoloj de ruslingvaj enciklopedioj, en tiu nombro de la ruslingva Vikipedio. Tiuj personoj, kiuj ne scias cirilajn literojn, ne komprenus la tutan nomon, ĉu kun ĉu sen akcentsignoj; sed personoj, kiuj scias iun cirilan alfabeton, supozeble scias ankaŭ ke la [[dekstra korno]] estas uzata kiel akcentsigno. Pri IFA, plejmulto de redaktantoj kaj despli de legantoj ne scias ĝin, kaj krome memstara transskribado de iu nomo per IFA estas [[VP:OR|originala esplorado]]. Kaj mi miras, kial vi militas kontraŭ akcentsignoj nur en ruslingvaj nomoj sed ne en ukrainlingvaj. [[Uzanto:Gamliel Fishkin|Gamliel Fiŝkin]] 09:18, 22 mar. 2021 (UTC)