Sumero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 55:
 
== Kulturo ==
 
===Sargono kaj Enheduanna===
[[Dosiero:Enheduanna,_daughter_of_Sargon_of_Akkad.jpg|eta|Enheduanna, filino de [[Sargono|Sargon de Akkad]], ĉirkaŭ 2300 a.K.]]
[[Enheduanna]] estis la unua konata poeto de la homa historio kaj per siaj himnoj ŝi kontribuis al la unuigo de la imperion de sia patro, la reĝo [[Sargono la Granda]], nome la unua homo en la historio kiu kreis imperion, ĉar li konkeris kelkajn sendependajn urbojn de Mezopotamio.
 
Sargono parolis la [[Akada|akadan lingvon]], sed urboj de la suda Sumero parolis la [[sumera]]n. Do ili konsideris Sargonon eksterlandanon kaj invadinton, tial ili ofte ribelis kontraŭ lia rego kaj provis reakiri sian sendependecon. Kun la celo unuigi la du popolojn kaj tiel superi la kulturan breĉon, Sargon nomumis ŝian filinon Enheduanna kiel Grandan Pastrinon de la Luno en [[Ur]], tio estas Ĉefpastrino de la plej grava templo de la imperio. Ŝia pozicio estis ege potenca, kun funkcioj tiel religiaj kiel politikaj. Enheduanna estis edukita por esti klera virino: ŝi scipovis legi kaj skribi en ambaŭ lingvoj, kaj la akada kaj la sumera, ŝi eĉ povis fari matematikajn kalkulojn. Ŝi scipovis fari tion, ĉar 300 jarojn antaŭ ol ŝi naskiĝis, la sumeranoj elpensis kojnoskriban formon, kio estis speco de skribaĵo farita en kolumnoj, sur argilaj tabeloj kaj tiuj tabeloj estis uzataj por komercaj registraĵoj kaj komercaj interkonsentoj, ne por kapti ideojn, pensojn, spertojn aŭ la historion de la homoj mem. Tiu matematika uzado estis profita por Enheduanna, sed ŝi revoluciis la verkadon. Por atingi la celon petita de ŝia patro, la Pastrino devis pensi kiel akordigi la diojn de la akadanoj kun la dioj de la sumeranoj, kiel krei ligon inter la diversaj popoloj por atingi ties unuiĝon. La respondo venis el la skribado. Enheduanna verkis por tiu celo 42 religiajn himnojn, per kiuj ŝi kombinis la ideologion de ambaŭ kulturoj.
 
Ĉiu mezopotamia popolo de tiu tempo kredis je malsama diaĵo, tial Enheduanna verkis himnojn dediĉitaj al ĉiu el la dioj de la ĉefaj urboj. En la himnoj ŝi gloris la povojn de ĉiu dio, benis ĝian templon kaj humanigis diaĵojn antaŭe malproksimaj al homoj. En ŝiaj skribaĵoj, la dioj suferis, amis, batalis kaj aŭskultis la preĝojn de la homoj. Tio ĉi estas ankaŭ unu el la unuaj konataj provoj sistemigi [[teologio]]n.
 
[[Dosiero:Disk_of_Enheduanna_(2).jpg|eta|maldekstre|Antikva sumera reliefportreto prezentanta Enheduanna (tria de dekstre) kun ŝia nomo surskribita.]]
Enheduanna ankaŭ estas konsiderata la unua kronikisto en la homa historio; ŝi verkis la kronikon pri la [[puĉo]] al la reĝimo de sia patro, sian propran ekzilon kaj sian postan revenon. La poemoj, himnoj kaj preĝoj de Enheduanna estis profunde personaj kaj reflektis ŝiajn sentojn pri mondaj aferoj kaj ŝia propra morta vivo. Ŝia verkado estas kompleksa. Ŝiaj himnoj funkcias kiel plurformaj sorĉoj, interplektante politikajn, personajn, ceremoniajn, teologiajn, historiajn kaj jurajn aspektojn.
 
== Vidu ankaŭ ==