Eŭropa tago (Eŭropa Unio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Mi aldonis ligilon al la alia euxropa tago, tiu de la Konsilio de Euxropo
eNeniu resumo de redakto
Linio 2:
[[Dosiero:Big european flag at Strasbourg (France) - Europe Day 2009.jpg|eta|313x313ra|[[Flago de la Eŭropa Unio|Eŭropa flago]] disfaldita sur la placo Kléber, en [[Strasburgo]], okaze de la Eŭropa tago en 2009]]
 
La '''Eŭropa tago''' aŭ la '''tago de Eŭropo'''<ref>[https://sezonoj.ru/2020/05/gk-96/ "70-jariĝo de la Deklaro de Schuman, Eŭropa Tago kaj Esperanto"], ''La Ondo de Esperanto'', la 9-a de majo 2020</ref> estas [[internacia tago]] celebrata ekde 1985 ĉiujare la [[9-an de majo]] en la [[membroŝtatoj de Eŭropa Unio]] por kunmemori la [[Deklaro de Schuman|Deklaron de Schuman]]. La 9-an de majo 1950 la franca ministro Robert Schuman [rober ŝuman] faris ambician deklaron, en kiu li pledis por organizaĵo por meti la francujan kaj germanujan produktadon de karbo kaj ŝtalo sub komunan mastrumadon. Tiu organizaĵo, la Eŭropa Komunumo por Karbo kaj Ŝtalo, kiu ankaŭ estis malfermita por partopreno de la aliaj eŭropaj landoj, estis fondita de Francio, Okcidenta Germanio, Italio kaj Benelukso je la 18a de aprilo 1951 per la [[Traktato de Parizo]] kaj ekfunkciis en 1951.
 
Per la komuna mastrumado de la du tre gravaj bazaj produktoj ekestis la komunaj bazoj por forta postmilita ekonomia disvolviĝo, dum nova milito inter la iamaj rivaloj Francujo kaj Germanujo iĝos ne nur nepensebla sed ankaŭ materie neebla. Ĉe la efektiviĝo de la Traktato de Parizo ekestis la konkreta fundamento por la [[Eŭropa Ekonomia Komunumo]], kiu estis fondita kvin jarojn poste per la [[Traktato de Romo]]. En la sekvanta duona jarcento la eŭropa kunlaborado elkreskis en la nunan Eŭropan Union. Ĉar je la 9a de majo 1950 per la Schuman-deklaro ekestis la unua decida iniciato por la postmilita eŭropa kunlaborado kaj unueco, oni en la pinta konferenco de Milano en 1985 decidis deklari la 9an de majo kiel la Eŭropan Tagon.
Linio 8:
La Eŭropa Tago ankoraŭ estas ne tre konata, sed por la eŭropuniaj oficistoj ĝi estas feria tago. Ekde 2019 la Eŭropa Tago estas publika festotago en Luksemburgo.
 
Ĝi ne estu konfuzita kun la [[Eŭropa tago (Konsilio de Eŭropo)|Eŭropa tago]] fondita fare de la [[Konsilio de Eŭropo]] en 1964 kaj festata ĉiujare la [[5-an de majo]].
 
== Nomo de la Eŭropa tago en la diversaj oficialaj lingvoj de la Eŭropa Unio ==