Malfermi la ĉefan menuon

Uzanto-Diskuto:Zam du mil

i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Zam du mil!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi RG72 (diskuto) 12:46, 26 jun. 2019 (UTC)

Legindaj artikolojRedakti

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono kaj Aztekoj estis akceptitaj kaj venos la vico de la artikolo Simone de Beauvoir, kiu estis proponita en januaro 2018. Do, preskaŭ dum unu jaro kaj duono atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 23:12, 30 jun. 2019 (UTC)

Julián GrimauRedakti

Saluton, Zam du mil. Mi ĵus korektis titolon de la ĵus de vi tradukita artikolo al Julián Grimau. Tiun nomon vi ja eĉ uzas en la enkonduka frazo. --Tlustulimu (diskuto) 17:12, 9 nov. 2019 (UTC)

Reiri al la uzanto paĝo de "Zam du mil".