Julián GRIMAU (Julián Grimau García, naskita en 1911 en Madrido, pafekzekutita la 20-a aprilo 1963 en Madrido) estis estro de la Hispana Komunista Partio, eksoficisto de la hispana respublika registaro, ekzekutita de la frankisma reĝimo.

Julián Grimau
Persona informo
Naskonomo Julián Grimau García
Naskiĝo 18-an de februaro 1911 (1911-02-18)
en Madrido
Morto 20-an de aprilo 1963 (1963-04-20) (52-jaraĝa)
en Madrido
Mortokialo pafvundo
Tombo Civil Cemetery, Madrid
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Biografo redakti

Tipografia laboristo, li aktivulis en sia junâgo en la partio "Respublika Maldekstro". Eke de la Hispana Enlanda Milito okazigita de la puĉo de la generalo Franko kaj aliaj, li aniĝis al la Hispana Komunista Partio. Li vivis la militon en Barcelono, kie li zorgis pri policaj taskoj (lia patro, Enrique Grimau, estis inspektisto de polico): efektive, Grimau estis agento de la SIM (Servicio de Investigación Militar, esperantlingve Ofico de Militista Esplorado), la sekureca ofico de la respublika registaro, uzata de la Komunista Partio kiel subpremilo kontraŭ ĝiaj oponantoj (supozataj trockistoj kaj anarĥiistoj). Stalino konsideris tiujn ĉi lastajn kiel ĉefaj oponantoj kaj la soveta NKVD agadis kun tuta aŭtonomio ene de la SIM. La verkisto Jorge Semprún elvokis atestaĵon de ekzilita respublikano en Latinameriko pri la ebla partopreno de Grimau en la subpremado kontraŭ la nestalinista marksisma partio POUM dum la civila milito. Post la malvenko de la Respubliko, li ekzilis sin en Latinameriko, kaj sekve en Francujo. En 1954, okaze de la kongreso de la partio en Prago, li estis elektita kiel ano de la centra komitato. Ekde 1959, li devis zorgi pri la estrado de la patrio «ene», t. e. en Hispanujo.

Lia politika aktivado kontraŭ la diktatoreco faris lin unu el la plej serĉataj de la hispana polico. Jorge Semprún ankaŭ aldonis, ke Santiago Carrillo, ĝenerala sekretario de la Hispana Komunista Partio helpumis la areston de Grimau, pro la konkureco inter la du estroj. Post sia aresto la 7-a novembro 1962 en buso fare de la politika polico, Grimau estis torturita kaj elfenestrita. Li tamen postvivis, kaj lia proceso ekis la 18-an de aprilo 1963 fronte al militista juĝistaro. Laŭ la militista tribunalo kiu juĝis lin, li kulpus pro la Ĉeka kiu loĝis en la strato Berenguer, en Barcelono, kie multaj homoj estis arestitaj, torturitaj kaj ekzekutitaj sen juĝado. Julián Grimau estis kondamnita al morto kaj pafekzekutita, kvankam lia kazo estis ege riportita fare de la internacia gazetaro, kaj multaj manifestacioj okazis en diversaj eŭropaj kaj latinamerikaj ĉefurboj, kaj kvankam pli ol 800 000 telegramoj estis senditaj en Madridon, demandantaj la ĉeson de kio estis konsiderita kiel juĝa farso. Li estas unu el la simboloj de la viktimoj de la frankista subpremado kontraŭ la hispanaj komunistoj kaj respublikanoj, kiuj daŭris dudek kvin jarojn post la fino de la civila milito.

La provoj de juĝaj rerajtigo de Julián Grimau - demandita de la hispana maldekstraro - ĉiam estis blokitaj de la Hispana Popola Partio.

Omaĝoj redakti

  • Leo Fere lin omaĝis en sia kanzono «Franco la muerte»[1] (esperantlingve Franko la morto), el la albumo Ferré 64 :

« La hor' ne plu estas al flamenko

Senhonorigita Sinjor' Franko

Ni vivas la tranĉilhoron

Ni estas al hor' de Grimau »

  • La ĉila kantistino Violeta Parra ankaŭ lin omaĝis en sia kanzono Que dirá el Santo Padre:

« Inter pli maljustec', sinjor' fiska,

Pliajn fortojn havas mia anim' por kanti

Ravec' sin donas tritikon en la semil'

Akvumita per via sang', Julián Grimau »

  • La hispana poeto Anton Salamanca skribis versojn pri la destino de Grimau:

« Kiel gravas kadavro plia, kiel gravas al la mondo?

Tamen la mond’ ekagitiĝas kaj movas sin ankaŭ

En la jaro Mil Naŭcent Tridek Naŭ

Oni pafekzekutis pli sen tiom da

Protestoj de masonistoj, liberaloj

Komunistoj, kristan-demokratuloj,

Ebriaj verkistoj, italoj,

Homoj de aĉa reputacio kaj radikaloj.

Sed kio okazas? Kial vi protestas

Ho mond’ maloportuna?

Ŝajnas tiom grava al vi, nu, la afer’?

Ĉu ja gravas finfine

Ke estas un’ milion’ au un’ milion’ un’

La mortoj de milit’ tia glorega? »[2]

Referencoj redakti

  1. Ĉiuj venontaj tekstoj estas esperantigoj de tekstoj el la hispana aŭ el la franca.
  2. Max Gallo, Histoire de l'Espagne franquiste (Historio de la frankista Hispanujo), Marabout université, pp. 371-372

Bibliografio redakti

  • Payne, Stanley G. (2014). Franco: A Personal and Political Biography. University of Wisconsin Press. ISBN 978-029-93021-0-8.

Notoj redakti

  • Tiu artikolo estas traduko de la franclingva artikolo «Julián Grimau»