Maria Iliescu: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 1:
'''Maria Henrietta ILIESCU''', fraŭline ''Adlersberger'' (naskiĝinta la {{daton|1|6|1927}} en [[Vieno]], mortinta la {{Daton|21|1|2020}} en [[Craiova]]) estis [[rumanio|rumana]]-[[aŭstrio|aŭstra]] romanistino.
== Vivo ==
Iliescu naskiĝis kiel unusola infano de la pianistino kaj ĥemiistino Sophia kaj de la filologo Richard Adlersberger; la familio posedante de 1918 la rumanian [[ŝtataneco]]n, transloĝiĝis en 1938 al Rumanio. Maria Henrietta senditis al franca internejo de monaĥinoj; ŝi ankaŭ pripensis komencon de [[novicado]]. Post la ekzameno maturiĝa ŝi studis klasikan filologion kaj mezepokan historion ĉe la [[Universitato de Bukareŝto]]. En 1949 ŝi edzigis la kunstudenton Vladimir Iliescu.
Post pasigo de la ŝtata ekzameno en 1950 ŝi iĝis asistantino de [[Alexandru Graur]] pri klasika filologio kaj [[hindeŭropa lingvaro|hindeŭropaj lingviko]], profesoro kiu fare de la komunistoj ricevis en 1952 intertempan malpermeson deĵoran kaj devis maldungi parton de siaj 30 kunlaborantoj; inter ili estis ankaŭ la Iliescu-paro. La sekvajn jarojn Iliescu laboris en kampoj esploradaj ĉe la Instituto pri lingviko de la [[Rumana Akademio]] pri la gramatiko de la [[rumana lingvo]] (por tio oni aljuĝis al ŝi la Ŝtatan premion de dua klaso) kaj pri [[leksikografio]]: tie ŝi iĝis ankaŭ estrino de la sekcio pri dulingvaj vortaroj. En 1958 estis transpreninta la gvidadon de la lingvika instituto profesoro [[Iorgu Iordan]] kiu iĝis subtenanto de ŝi.